34. Porti dolĉan akvon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
34. Transporti dolĉan akvon
 
34. Transporti dolĉan akvon
  
  Iam estis vilaĝo distanca al la ĉefurbo je kvin joĝanoj. En la vilaĝo troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis al la vilaĝanoj sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj elĉerpiĝis de tio, kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon por fuĝi en aliajn lokojn.
+
  Iam estis vilaĝo distanca de la ĉefurbo je kvin joĝanoj. En la vilaĝo troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis al la vilaĝanoj sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj elĉerpiĝis de tio, kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon por fuĝi en aliajn lokojn.
  
  Tiam la vilaĝestro diris al la vilaĝanoj: “Ne forlasu! Mi petos la reĝon, ke li ŝanĝu la distancon de kvin joĝanoj al tri por proksimigi vin, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado.
+
  Tiam la vilaĝestro diris al la vilaĝanoj: "Ne forlasu! Mi petos la reĝon, ke li ŝanĝu la distancon de kvin joĝanoj al tri por proksimigi vin, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado."
  
  Li do faris peton al la reĝo, kaj la reĝo ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj.
+
  Li do faris peton al la reĝo, kaj la reĝo vere ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj.
  
  Ĉiuj ĝojegis pri tio.
 
  Ĉiuj ĝojegis pri tio.
  
  Iu diris: “La vojo longas ankoraŭ je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis.
+
  Iu diris: "La vojo ankoraŭ longas je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis."
  
  Tamen aŭdinte tion, neniu volis forlasi la vilaĝon pro sia kredo al la reĝo.
 
  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili praktikas ĝustan darmon de Budhismo por atingi la urbon de nirvano pasinte kvin ŝtupojn de preparado, oportunaj metodoj, vido, sinkulturado kaj kulmino. Sed ili enuiĝas kaj volas forlasi la praktikadon, resti en la vivcirklo de naskiĝoj kaj mortoj, kaj ne plu paŝi antaŭen. Poste la Darma Reĝo interpretis metodon por fariĝi budho per tri ŝtupoj de ŝravako (sravaka), pratjekabudho ((pratyekabuddha) kaj bodisatvo. La praktikantoj plaĉaj al hinajano ĝojis pro tio, opiniante, ke ĝi estas facila vojo por atingi liberiĝon el vivcirklo de renaskiĝo kaj morto per bonaj konduto kaj merito. Poste ili aŭdas de aliaj, ke la celo de budhismo estas fariĝi budho anstataŭ la aliaj, sed ili ne volas rezigni la antaŭan celon por selekti la novan pro sia kredo je la Budho, simile al la vilaĝanoj.
+
  Iuj homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili praktikas ĝustan darmon de Budhismo por atingi la urbon de nirvano trapasinte la Kvin Ŝtupojn de preparado, oportunaj metodoj, vido, sinkulturado kaj kulmino. Sed ili enuas en la klopodo, volas rezigni la praktikadon, resti en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto kaj ne plu paŝi antaŭen. Poste la Darma Reĝo interpretis la metodon fariĝi budho per la tri ŝtupoj de ŝravako (sravaka), pratjekabudho (pratyekabuddha) kaj bodisatvo. La praktikantoj de hinajano ĝojis pro tio, opiniante, ke ĝi estas facila vojo por atingi liberiĝon el la vivcirklo de naskiĝo kaj morto per bonaj konduto kaj merito. Poste ili aŭdas, ke la celo de budhismo estas fariĝi budho anstataŭ la aliaj, sed simile al la vilaĝanoj, ili ne plu volas anstataŭigi la antaŭan celon per la nova pro sia kredo je la Budho.

Nuna versio ekde 09:30, 19 Apr. 2014