34. Haki arbon por preni frukton

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  34. Haki arbon por preni frukton

  Iam reĝo havis arbon altan kaj grandan. La arbo donis frukton dolĉan kaj bongustan.

  Foje iu gastis ĉe la reĝo. La reĝo demandis: “La arbo donos bongustan frukton. Ĉu vi volas manĝi?”

  La gasto respondis: “La arbo estas alta kaj granda. Kiel mi povos preni ĝin eĉ se mi volas manĝi?”

  La reĝo tuj dehakis la arbon por preni frukton pli facile, sed post la vana laboro li sin havigis nenion. Poste, kiam li volis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj ne plu povis reviviĝi.

  La mondanoj kondutas same. En budhismo estas arbo de vinajo, kiu donas sanktan frukton. Se iu volas akiri la frukton, li devas observi disciplinojn, kaj akumuli meritojn. Sed oni ne scis la bonon de disciplinoj, kaj rompis ilin. Tio similas revivigi la dehakitan arbon kaj la klopodo rikoltas nenion. La homoj detruintaj disciplinojn ankaŭ klopodas vane.