31. Dungi metiiston de argilaĵo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

31. Dungi metiiston de argilaĵo

  Iam bramano volis okazigi ceremonion kaj diris al sia disĉiplo: “Mi bezonas argilaĵojn por la ceremonio. Dungu metiiston pri argilaĵoj por mi en la foiro!”

  La disĉiplo do iris al hejmo de metiisto. Tiam iu portis metiilaĵon per sia azeno al foiro por vendi. La azeno rompis ĉion dum momento. Reveninte hejmen, la metiisto ploris dolore.

  Vidinte tion, la disĉiplo demandis: “Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?”

  La metiisto respondis: “Mi diligente produktis argilaĵojn per longa laboro por vendi en la foiro. Tamen la damninda azeno detruis ĉion dum momento. Mi ĉagreniĝis pro tio.”

  Aŭdinte tion, la disĉiplo ekĝojis. Li diris: “Vere rara estas via azeno. Ĝi povas detrui ĉion, kion vi elfaris dum longaj jaroj. Vendu ĝin al mi!”

  La metiisto plezuriĝis kaj vendis la azenon.

  Post kiam la disĉiplo revenis kun la azeno, la bramano demandis: “Por kio vi alkondukis azenon anstataŭ metiiston?”

  La disĉiplo respondis: “Tiu ĉi azeno estas pli kapabla ol metiisto. Ĝi povas tuj detrui la argilaĵojn, kiujn elfaris metiisto dum longaj jaroj.”

  La bramano diris: “Kiel malsaĝa vi estas! La azeno povas rompi la argilaĵojn, tamen ĝi ne povos fari eĉ unu dum cent jaroj!”

  La homoj en la mondo estas ankaŭ samaj. Kvankam ili ricevis favoron de aliaj sed neniam rekompencas ilin. Ili nur faras malutilaĵon anstataŭ helpon. La malfidelaj homoj tiel kondutas.