3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Senmenso, la korpo estas senvalora

  3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo

  Estante sen konscio

  Kuŝos nia korpo

  Sur la tero

  Kiel senutila ligno

  Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al la monaĥo Tiso.

  Lerninte meditan metodon de la Budho, monaĥo Tiso diligente praktikis meditadon kiam li suferis de malsano. Malgrandaj furunkoj aperis sur lia tuta korpo kaj poste fariĝis grandaj absceso. Kiam tiuj abscesoj rompiĝis, liaj roboj supraj kaj malsupraj fariĝis gluemaj kaj makulitaj de puso, kaj lia korpo eligis naŭzan fiodoron. Pro tio, li konatiĝis kiel Pusigatatiso, Tiso kun fiodora korpo.

  La Budho neniam ignoris esplori la mondon dufoje ĉiutage. Je la tagiĝo li esploris la mondon, rigardante de la mondlimo al la parfuma ĉambro. Tiam estimata Pusigata Tiso aperis en la rigardon de la Budho.

  Sciante, ke la monaĥo Tiso jam maturiĝis por arhantiĝo, la Budho pensis: "Tiu monaĥo jam neglektiĝis de siaj konatuloj; en la nuna tempo li havis neniun alian rifuĝon ol min." Do la Budho forlasis sian parfuman ĉambron kaj sin ŝajnigis rondiranta en la monaĥejo kaj iris ĝis la halo, kie konserviĝis fajro. Li lavis la akvoboligilon, metis ĝin sur la fornon kaj atendis boliĝon de la akvo en la fajra ĉambro. Kiam li sciis, ke la akvo jam varmiĝis, li iris kaj tenis la pinton de la lito, sur kiu kuŝis la monaĥo.

  Ĝuste tiam la monaĥoj diris al la Budho: "Bonvolu lasi ĝin, Sinjoro. Ni elportu lin por vi." Dirinte, ili portis la liton kaj Tison en la fajrĉambron. La Budho ordonis la monaĥojn demeti la supran vestaĵon de Tiso, lavis ĝin en varma akvo kaj metis ĝin en la suno por sekiĝi. Poste li iris al lito, staris ĉe Tiso, malsekigis lian korpon per varma akvo kaj banis lin.

  La supra vestaĵo de Tiso sekiĝis post lia baniĝo. La Budho ordonis vesti lin per la supra vestaĵo, lavi lian malsupran vestaĵon en varma akvo kaj meti ĝin en la suno por sekiĝi. Post kiam Tiso surhavis sian malsupran vestaĵon, li kuŝis sur la lito kun korpo refreŝigita kaj menso kvieta. La Budho staris ĉe lia kapkuseno kaj diris al li: "Monaĥo, viaj konsciencoj forlasos vin, kaj via korpo fariĝos senutila kiel ligno kuŝanta sur la tero." Je la fino de la instruo, monaĥo Tiso atingis aranhantecon kune kun analitika rigardo kaj baldaŭ forpasis.

  Lia korpo sen konscienco restis sur la tero kiel putriĝinta senutila ligno.