3-5. La rakonto de Monaĥo Citahato: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:04, 23 Mar. 2014

  Saĝo ne kreskas se menso ne estas stabila

  3-5. La rakonto de Monaĥo Citahato

  Tiu kun malstabila menso

  Ne komprenas la veran darmon.

  Tiu kun svinganta konfido

  Ne povas atingi saĝon.

  Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la monaĥo Citahato.

  Junulo el respektita familio vivis en Sravastio kiel paŝtisto. Iutage, li iris en la arbaron por serĉi perditan bovon. Dum la tagmezo li trovis la bovon kaj liberigis la bovaron. Sed suferante de malsato kaj soifo, li pensis: “Mi petos ion de la noblaj monaĥoj por manĝi.” Do li iris en la monaĥejon al la monaĥoj, riverencis al ili kaj staris flanke estimoplene. Tiam restis superflua manĝaĵo al la monaĥoj, kiuj iam manĝis sufiĉe, kaj oni metis ĝin en ujon por senutilaĵoj. Kiam la monaĥoj vidis la junulon elĉerpita de malsato, ili diris al li: “Jen manĝaĵo; prenu kaj manĝu.” (Kiam budho vivis en la mondo, ofte estas sufiĉe da rizkaĉo kun diversaj saŭcoj). Do la junulo prenis kaj manĝis ĝissate, trinkis, lavis siajn manojn kaj poste riverencis al la monaĥoj kaj demandis al ili: “Estimataj sinjoroj, ĉu vi iris al iuj domoj laŭ invito hodiaŭ?” “Ne, laika disĉiplo; monaĥoj ĉiam ricevis manĝaĵojn per tiu ĉi maniero.”

  La junulo pensis: “Malgraŭ kiel okupitaj kaj aktivaj ni estus, kvankam ni laboras senĉese ambaŭ nokte kaj tage, ni neniam havas tiel bongustan rizkaĉon. Sed tiuj monaĥoj manĝas ĝin konstante en sia propra stato. Kial mi restos laikulo pli longe? Mi fariĝos monaĥo.” Do li proksimiĝis al la monaĥoj kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo. La monaĥoj diris al li: “Tre bone, laika disĉiplo,” kaj akceptis lin kiel monaĥon. Post la ordiniĝo, li plenumis diversajn devojn grandajn aŭ malgrandajn. Dum mallonga tempo, kunĝuante la riĉajn donacojn kiuj akumuliĝis pro la budha merito, li fariĝis dika kaj komforta.

  Poste li pensis: “Kial mi min vivtenis per almozpetita manĝaĵo? Mi denove fariĝos laikulo.” Do li revenis al sia hejmo. Laborinte en sia domo dum nur kelkaj tagoj, li fariĝis maldika kaj malforta. Do li diris al si mem: “Kial mi daŭre eltenas la suferon? Mi fariĝos monaĥo.” Do li iris al la monaĥejo kaj ordiniĝis. Sed pasiginte kelkajn tagojn kiel monaĥo, li denove malkontentiĝis kaj revenis al sia laika vivo.

  “Kial mi devis daŭre havi la vivon de laikulo? Mi fariĝos monaĥo.” Dirinte, li iris al la monaĥoj, riverencis kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo denove. En tiu ĉi maniero li iris en la samgon kaj forlasis ĝin ses fojojn sensekve. La monaĥoj diris inter si: “Tiu ĉi homo vivis sub la regado de siaj pensoj.” Do ili donis al li nomon Pensregito, pliaĝa Citahato.

  Dum revenado kaj forirado el la familio, lia edzino gravediĝis. En la sepa fojo li revenis de la arbaro kun siaj kampaj laboriloj. Li iris en la domon, metis siajn laborilojn kaj eniris la propran ĉambron, dirante al si: “Mi denove surportos mian flavan robon.” En tiu tempo lia edzino hazarde dormis en la lito. Ŝia jupo falis; salivo fluis el ŝia buŝo kaj ŝi ronkis kun malfermita buŝo. Ŝajnis al li, ke ŝi estus ŝvelinta kadavro. Venis al li penso: “Ĉio en la mondo estas efemera kaj suferanta,” li diris al si mem: “Pensu, ke pro ŝi, ĉiufoje kiam mi fariĝis monaĥo, mi ne povis daŭrigi stabile en la monaĥa vivo!” Rekte preninte sian flavan robon, li kuris el la domo, kaj volvis la robon ĉirkaŭ sian ventron dum la kurado.


  Tiam lia bopatrino vivis en la sama domo kun li. Kiam ŝi vidis lin forlasinta en tiu ĉi maniero, ŝi pensis: “Tiu perfidemulo, kiu revenis de la arbaro, kuris de la domo kaj surportis sian flavan robon dum sia kurado, certe iras al la monaĥejo. Kio tion signifas?” Irinte en la ĉambron, ŝi vidis sian filinon dormanta kaj tuj komprenis: “Tio okazis ĉar li vidis ŝin dormanta, do li naŭziĝis kaj foriris.” Do ŝi puŝvekis sian filinon kaj diris al ŝi: “Ellitiĝu, via edzo vidis vian dormadon, naŭziĝis kaj foriris. Li ne plu estos via edzo ekde nun.” “Lasu panjo. Kio gravas ĉu li iris al ne? Li revenos nur post kelkaj tagoj.”

  Dum Citahato paŝis sur sia vojo, li ripetadis la vortojn: “Ĉio en la mondo estas efemera kaj suferanta,” kaj atingis frukton de konvertiĝo (sotapatti phala). Daŭrigante sian vojaĝon, li iris al la monaĥoj, riverencis al ili, kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo. “Ne,” diris la monaĥoj, “ni ne akceptos vin en la samgo ĉifoje. Kial vi fariĝos monaĥo? Via kapo similas al glitilo.” “Estimataj, bonvolu akcepti min en la samgo nur ĉifoje.” Ĉar li helpis ilin, ili denove akceptis lin en la samgo. Post kelkaj tagoj, li atingis arhantecon kune kun la supernaturaj povoj.

  Ili diris al li: ”Frato Citahato, sendube vi sole decidos, kiam vi foriros denove; vi jam restis ĉi tie dum longa tempo ĉifoje.” “Estimataj sinjoroj, kiam mi kroĉiĝis al la mondo, mi foriris. Sed nun mi jam rezignis la kroĉiĝon al la mondo. Mi ne plu havas deziron por foriri.” La monaĥoj iris al la Budho kaj diris: “Estimata sinjoro, ni diris tion al la monaĥo kaj li diris tion al ni kiel respondon. Li faris mensogon kaj diris malveraĵojn.” La Budho respondis,” Jes, monaĥoj, kiam la menso de mia filo estas malstabila, li ne sciis bonan darmon, do li iris kaj venis. Sed nun li jam rezignis ambaŭ bonecon kaj malbonecon.”

  Se la menso de iu restas svinganta, kaj se iu ne scias la doktrinon, se ies entuziasmo daŭre daŭre svingas, la saĝo de tiu homo ne povas kreski.

  Por la homo, kies menso estas ne humiligita de pasio, ne influita de malbona volo kaj kiu jam liberiĝis el ambaŭ bono kaj malbono, ne plu estis timo ĉar li jam estas tute vekiĝinta.