3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Trejnita menso povas rompi la katenon de Morto

  3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito

  Kiu detenas la menson.

  Drivanta malproksimen, longe perditan

  Senforman, restantan en la interno

  Tiu liberiĝos el la ligoj de Marao

  Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la nevo de la monaĥo Sangarakito.

  Iam en Sravastio vivis prestiĝa monaĥo nomata Sangarakito. Kiam lia fratino naskis filon, ŝi nomis la infanon laŭ la nomo de la monaĥo, kaj li nomiĝis Sangarakito Baginejo. Post nelonge la nevo Sangarakito aniĝis al monaĥa komunumo. Dum la juna monaĥo restis en iu vilaĝa monaĥejo, oni oferis al li du robojn. Li intencis oferi unu al sia onklo, la monaĥo Sangarakito. li iris al sia onklo en la fino de la pluva sezono por esprimi sian omaĝon kaj oferi la robon al la monaĥo. Sed la onklo rifuzis akcepti la robon, dirante, ke li jam havas sufiĉan. Kvankam li ripetis la peton, tamen lia onklo ne ricevis ĝin. La juna monaĥo deprimiĝis kaj pensis, ke estus pli bone por li forlasi la komunumon kaj havi vivon de laika homo se lia onklo ne volis dividi la bezonaĵon kun li.

  Ekde tiam lia menso vagis kaj sekvis serion da pensoj. Li pensis, ke forlasinte la monaĥan komunumon, li elvendos la robon kaj aĉetos kaprinon. La kaprino naskos tre rapide kaj baldaŭ li havos sufiĉan monon por edziĝi. Lia edzino naskos filon. Li veturigos liajn edzinon kaj infanon per malgranda ĉarumo por viziti sian onklon en la monaĥejo. Sur la vojo li diros, ke li portos la infanon. Sed ŝi diris al li, ke li zorgu pri la veturigado sed ne zorgu la infanon. Li insistos kaj rabos la infanon de ŝi. Pro tio, la infano falos inter ili sur la vojon kaj la ĉaruma rado pasis sur la infanon. Li estos furioza kontraŭ la edzino kaj batos ŝin per bastono.

  Ĝuste tiam li ventumis maljunan monaĥon per palma ventumilo kaj pro sia absorbiteco li trafis la kapon de la monaĥo per la ventumilo. Sciante la pensojn de la juna monaĥo, la maljuna monaĥo diris: “Vi ne povus bati vian edzinon; Kial vi batis maljunan monaĥon, kia mi?” La juna monaĥo surpriziĝis kaj embarasiĝis pro la vortoj de la maljuna monaĥo. Li ankaŭ ekstreme teruriĝis, do li tuj forkuris. Junaj monaĥoj kaj novicoj de la monaĥejo tuj postkuris, atingis kaj kondukis lin antaŭ la Budhon.

  Aŭdinte pri la okazaĵo, la Budho diris, ke la menso kapablas pensi pri io eĉ kiam ĝi estas malproksima, kaj oni devas labori pene por liberiĝi de ĉiuj pasiaj ligoj, malbonaj volo kaj senscio. Post kiam la Budho recitis la stanco ĉe la fino de la instruo, la juna monaĥo atingis frukton de sotapato.

  La menso kapablas vojaĝi malproksimen -- supren aŭ malsupren, norden aŭ suden, orienten aŭ okcidenten-- en ĉiujn direktojn. Ĝi ne havas percepteblajn formojn. Se iu tute regas sian menson, tiu atingos liberiĝon el la ligoj de morto.