3-3. La rakonto de iu malkontenta monaĥo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Protektita menso gvidas al feliĉo

  3-3. La rakonto de iu malkontenta monaĥo

  Estante malfacile videbla kaj klarigebla

  La menso falas sur sian deziraĵon.

  Saĝulo devas gardi la menson

  Gardita menso alportas feliĉon.

  Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al malkontenta juna monaĥo, kiu estis filo de bankisto.

  Kiam la Budho loĝis en Sravastio, filo de iu bankisto iris al prestiĝa monaĥo, kiu ofte iris al lia hejmo por almozpeto, kaj diris: “Sinjoro, mi volas akiri liberiĝon el suferoj. Instruu al mi metodojn per kiuj mi povos liberiĝi el suferoj.” La monaĥo respondis: “Pacon al vi, frato. Se vi deziras liberiĝi el suferoj, almozdonu manĝaĵon, oferu manĝaĵon por du semajnoj, provizu loĝejon dum la pluva sezono, liveru bovlojn, robojn kaj aliajn vivbezonaĵojn. Dividu vian havaĵon en tri partojn: faru komercon per unu parto, vivtenu viajn filon kaj edzinon per la alia kaj uzu la trian parton por almozdono en religio de la Budho.”

  “Bonege, sinjoro,” diris la filo de la bankisto, kaj li faris ĉion laŭ la ordono. Tion farinte, li revenis al la monaĥo kaj demandis: “Sinjoro, ĉu mi devas fari ion alian?” “Frato, ricevu la tri rifuĝojn kaj observu la kvin preceptojn.” La filo de la bankisto tion faris, kaj poste denove demandis, ĉiu li devas fari ion alian. “Jes,” respondis la prestiĝulo: “Observu la dek preceptojn.” “Tre bone, sinjoro,” diris la filo de la bankisto kaj li ricevis la dek preceptojn. Ĉar la filo de bankisto faris meriton per tiu ĉi maniero, li akiris atingon de Anupuba unu post alia. Li denove demandis al la prestiĝulo: “Sinjoro, ĉu mi devas fari ion alian?” La monaĥo respondis: “Jes, fariĝu monaĥo.” La filo de bankisto tuj rezignis mondan vivon kaj fariĝis monaĥo.

  Li havis instruiston lertan en la Abidarmo kaj preceptiston lertan en Vinajo. Post lia bikŝuiĝo, kiam ajn li iris al la instruisto, la instruisto ripetis la demandojn trovitajn el Abidarmo: “Estas dece fari ĉi tion, estas maldece fari tion en la religio de la Budho.” Kaj kiam ajn li iris al sia preceptisto, la preceptisto ripetis la demandojn trovitajn el la Vinajo, “En la religio de la Budho estas dece fari ĉi tion, estas maldece fari tion; tio estas ĝusta, tio ne estas ĝusta.” Post iom da tempo li pensis: “Kiel enua afero jen estas! Mi fariĝis monaĥo por atingi liberiĝon el suferoj, sed ĉi tie eĉ ne estas spaco por mi etendi miajn manojn. Eĉ se iu vivas en la familio, li probable povas atingi liberiĝon el suferoj. Mi fariĝos dommastro refoje.”

  La Budho diris: “Monaĥo, ĉu vi estas malkontenta?” “Jes, Sinjoro, mi fariĝis monaĥo por akiri liberiĝon el suferoj, sed ĉi tie eĉ ne estas spaco por mi etendi miajn manojn. probable mi povas atingi liberecon el sufero kiel dommastro.” La Budho diris: “Monaĥo, se vi povas gardi unu aferon, vi ne plu bezonas gardi la aliajn.” “Kio estas tio, Sinjoro?” “Ĉu vi povas gardi viajn pensojn?” “Jes, mi povas, sinjoro.” “Do nur gardu viajn pensojn.”

  La menso movas tiel rapide, ke estas malfacile tute kapti ĝin. Ĝi estas rapida. Ĝi havas kutimon koncentriĝi sur ion, kion ĝi ŝatas. Estas bono kaj granda avantaĝo trejni la menson. La trejnita menso alportas feliĉon.