3-1. Saĝulo fortigas la menson

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  3-1. Saĝulo fortigas la menson

  La rakonto de Estimata Meghijo

  Agitita menso svingas

  Malfacile por gardi kaj regi

  Saĝulo rektigas

  Kiel sagfaranto rektigas stangeton de sago.

  Kiel fiŝo el la akva domo

  Prenita kaj ĵetita sur la teron

  La menso tiel baraktas

  Rezignante la regnon de Marao

  Dum sia restado en Calika monto, la Budho parolis tiujn versojn rilate al estimata Meghijo.

  Foje, pro la kaŭzo de alkroĉiĝo al tri malbonaj pensoj avido, malamo kaj iluzio, Estimata Meghijo ne povis praktiki meditadon laŭ sia eblo en la manga bosko, kaj revenis al la Budho. La Budho diris al li: “Meghijo, vi faris gravan eraron. Mi petis vin resti, dirante al vi, “Nun mi estas sola, Meghijo. Nur atendu ĝis venos aliaj monaĥoj.’ Sed malgraŭ mia peto, vi foriris laŭ via decido. Monaĥo neniam rajtas forlasi min sola kaj foriri laŭ sia volo kiam mi petis lin resti. Monaĥo neniam rajtas esti regita de siaj pensoj. Pensoj estas ŝanĝiĝemaj, kaj oni devas ĉiam regi ilin.”

  Je la fino de la budha instruo, Meghijo atingis frukton de konvertiĝo kaj multaj aliaj monaĥoj atingis fruktojn de la dua kaj tria gradoj.

  En Damapado la Budho menciis kelkfoje sagfaradon. La Budho ŝajne observis la procezon per kiu sagfaranto transformis ordinaran stangon en efektivan sagstangon. La disciplinado de la menso estas paralela procezo. En tiu ĉi stanco la Budho diris, ke la saĝuloj rektigas kaj stabilas la ŝanĝiĝeman menson, kiu estas malfacila por gardi, kiel faranto rektiganta sagstangon.

  Kiam oni klopodas rezigni la regnon de Marao, la menso ektremis kiel elakvigita fiŝo ĵetiĝis sur la teron.