28. La lastaj tagoj de la Budho

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  28. La lastaj tagoj de la Budho

  Post lia 55-a jaraĝo, multaj aferoj en la vivo de la Budho estis notitaj sen preciza tempo de la okazoj. Sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro estis datigitaj kaj notitaj en Maha Parinibana Suta.

  Kiam la Budho atingis sian okdekan jaron, li sentis, ke finiĝos lia vivo en la mondo. Kvankam li suferis pro malsanoj kaj efektoj de la maljuna aĝo kiel ĉiuj aliaj homoj, li estis malsama de ordinaruloj. Per siaj mensaj povoj disvolviĝintaj per supera menstrejnado, li kapablis venki dolorajn sentojn de sia korpo. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto, eĉ se lia korpo ekmalfortiĝis.

  En la lasta jaro de sia vivo, li decidis elspezi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinaga, malgranda vilaĝo en norda Indio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiajn Raĝagaha kaj Savati kun la homamasoj, komercistoj kaj reĝoj.

  Li ekvojaĝis de Raĝagaha, la ĉefurbo de Magada. Li iris per piedoj, akompanate de Anando kaj multaj disĉiploj. Tio estas longa vojaĝo kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn sur la vojo. Tiam, jam forpasis Rahula kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalana kaj Sariputa, du ĉefaj disĉiploj de la Budho.

  Dum la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. El liaj instruoj multaj rilatas al admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili.

  Li memorigis la disĉiplojn pri instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Alia instruo estis pri kvar metodoj por kontroli, ĉu la instruo estas vere de la Budho aŭ ne, per metodo kompari ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disĉiplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho.

  Estis instruo, kiun la Budho instruis foje kaj refoje dum multaj restadoj sur la lasta vojaĝo. Ĝi estis prediko pri la fruktoj de sekvo al la tri partoj de Nobla okobla vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi liajn disĉiplojn fini la ĉiujn suferojn.