27. Metodo por kuraci vundon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  27. Metodo por kuraci vundon

  Antaŭe iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo por ke ĝi resaniĝu plej rapide.

  Malsaĝulo vidis tion kaj tre ĝojis. Li diris al si mem: “Mi lernis bonan metodon por kuraci vundon.”

  Reveninte hejmen, li diris al sia filo: “Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas provi ĝin.”

  Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili aŭdis, ke iuj praktikis kontempladon pri la malpuraĵoj kaj liberiĝis el la avideco al la kvin eksteraj statoj, kaj diris: “Mi volas kontempli pri virino kaj la kvin avidoj.” Anstataŭ travivi la malutilon de la avidoj, ili estis sorĉitaj de volupto, renaskiĝis en la vivcirklo kaj falis en la inferon.

  La malsaĝuloj en la mondo kondutas same.