26. Palpebrumi imite al la reĝo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  26. Palpebrumi imite al la reĝo

  Iam antaŭe iu volis plaĉi al la reĝo, do li demandis al la aliaj: “Kiel mi povos akiri plaĉon al la reĝo?”

  Oni respondis: “Se vi volas plaĉi al la reĝo, vi devas imiti lian aspekton.”

  Li do iris al la reĝo. Vidinte, ke la reĝo palpebrumas, li ankaŭ palpebrumis imite. La reĝo demandis al li: “Ĉu vi suferas de malvarmumiĝo aŭ okula malsano? Kial vi palpebrumas?”

  Li respondis: “Mi ne suferas de malvarmumiĝo, nek havas okulan malsanon. Vidinte, ke vi palpebrumas, mi ankaŭ tion faris imite.”

  Aŭdinte tion, la reĝo furioziĝis kaj tuj ordonis serioze puni kaj forpeli lin el la lando.

  Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili volis proksimiĝi al Budhismo por lerni la instruon kaj havi scion. Sed proksimiĝinte al Budhismo, ili ne komprenis, ke la Budho intence montris mankon por profitigi al la vivestaĵoj. Aŭ kiam li aŭdigis pri la darmo, ili mokis pri la malĝustaj vortoj aŭ imitis la mankojn. Pro tio ili perdis la bonan ŝancon en Budhismo kaj renaskiĝis en la tri malbonaj statoj. Ili kondutis same kiel la malsaĝulo.