2. Malsaĝulo melkas bovinon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2. Malsaĝulo melkas bovinon

  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj ekkolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos, kaj mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Tio estas malpli bona ol lasi la bovinon konservi ĝin en la stomako. Mi melkos la lakton nur ĉe la festeno.

  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.

  Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpretigis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, sed la bovino ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.

  Iuj ankaŭ estis tiel malsaĝaj. Ili volis havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos.” Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj kia akvo kaj incendio, aŭ ili perdis la vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.