2. Malsaĝulo melkas bovinon

El Vikio BRE
Redakto de 20:49, 7 Jan. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2. Malsaĝulo melkas bovinon

  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj kolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi kolektos lakton ĉiutage, la lakto multiĝos, kaj mi ne havas sufiĉe da tenejoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Tio estas malpli bona ol lasi la bovinon konservi ĝin en la stomako. Mi melkos la lakton nur ĉe la festeno.

  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.

  Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpretigis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por elpreni la lakton, sed la bovino ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.

  Iuj ankaŭ estas tiel malsaĝaj. Ili volas havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos. Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj kia akvo kaj incendio, aŭ ili perdis vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.