2. 10-16

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  10.D:Kion signifas “sen dio,la kreanto”?

  R:Ĝi signifas neadon, ke estas dio de kreo, kiu kreis la tutan universon. Tio estas la unua doktrino de la supraj dekunu.Se “ĉiuj darmoj estiĝas de kaŭzo kaj rezulto” estas akceptita, estas konkordo agnoski la ekzistecon de aparta kreinto. Ĉiu kaŭzo estas estigita de aliaj kaŭzoj, kaj ĉiu kondiĉo estas estigita de aliaj kondiĉoj. Ĉiu kaŭzo havas sian antaŭan kaŭzon, kaj ĉiu kondiĉo havas siajn proprajn kondiĉojn. Se oni rigardas verkitale, estas nek komenco nek finiĝo, kaj se oni rigardas horitontale, estas nek rando nek limo. Tiel ni venas al la konkludo, ke ne estas absoluta kaŭzo. Kredantoj de la teorio de Dependa Origino devas nei ne nur la personigitan kreinton, kiu naskis bramanojn el sia buŝo, sed ankaŭ la ekzistecon de racie imagita kreinto de la universoj. En la alia flanko, kvankam la kredintoj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) neas la ekzistecon de iu ajn absolutan estiĝintan kaŭzon, ili ankaŭ oponas la vidpunkton, ke ĉio estiĝas eventuale. Ili asertas, ke neniu fenomeno estiĝas sen kaŭzo, ĝi estas regita de la neeviteblaj leĝoj de kaŭzo. Tio estas la signifo de “Ĉio estiĝas de kaŭzoj”.

  11.D:Laŭ via diro, Budhismo ŝajnas al ateismo, sed kial oni oferas tiel multajn diojn en budhismaj monaĥejoj?

  R:Kiel mi jam diris antaŭe, Budhismo ne neas la diojn de Bramanismo, sed rigardas ilin kiel iuspecajn vivestaĵojn. Iuj dioj poste adoptiĝis en Budhismo kiel protektantoj de la Darmo.En la alia flanko, ni devas agnoski la fakton, ke la Budho estis diigita poste. Sed laŭ la budhisma doktrino, la Budho estas nek kreanto nek povas decidi feliĉon aŭ malfekliĉon, ĝojon aŭ suferon de homaro kvankam li havas eksterordinarajn saĝon kaj kapablon. La Budho ankaŭ estas regato al la leĝo de kaŭzo.

  12.D:Kion signifas “ne estas egoo” aŭ “senegoeco” (atmano)?

  R: ĉiuj “Libera de vivestaĵoj”, “Dependa al aliaj kondiĉoj” kaj “Sen aganto” klarigas la teorion de Senegoeco. “Vivestaĵo” estas “Satta” en Pali-lingvo, kiu inkluzivas homaron kaj aliajn vivestaĵojn. Bramanismo kaj aliaj skoloj asertas, ke ĉiu vivestaĵo posedas senmortan kaj decidpovan egoon aŭ animon (atta). La teorio de Dependa Origino opinias, ke vivestaĵoj estas nenio krom amasiĝo de diversaj materiaj kaj spiritaj elementoj. Laŭ la konsisto de korpo, vivestaĵo konsistas el ses grandaj elementoj (cha dhatuyo), nome: tero (pathayl), akvo (apo), fajro aŭ varmo (tejo) aero (vajo), spaco (akasa) kaj konscio (vinnana). La antaŭaj kvin elementoj respondecas pri la mekanismo kaj funkcioj de la korpo kun tero kiel ostoj kaj karno, akvo kiel sango, fajro kiel varmeco, aero kiel spiro, spaco kiel ĉiuj specaj kavernoj. Ĉiuj mensaj aktivecoj montriĝas per la lasta elemento. Se ni rigardas psikologian konsiston, vivestaĵoj konsistas el kvin amasiĝoj (khandhas), kiuj estas estaĵo (rupa), sento aŭ senso (vedana), percepto (sanna), mensa formiĝo (sankhara) kaj konscio (vinnana). La vorto amasiĝo (Khandha) signifas amaso aŭ grupo. Ĉiuj fenomenoj estas klasifikigitaj en malsamaj grupoj, kiuj nomiĝas amaso (khandhas). Ni povas diri koncize, ke estaĵo (rupa) signifas ĉiujn partojn de materialoj, kiuj inkluzivas la kvin radikojn (pancindriyani) aŭ kvin fizikajn sensorganojn de homaro, nome: okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo; kaj kvin objektivajn fontojn de sensoj (pancayatana), kiuj estas vidaĵo, sono, odoro, gusto kaj tuŝo.La restaj kvar amasoj (khandhas) de senso (vedana), percepto (sanna), mensa formiĝo (sankhara) kaj konscio (vinnana) konsistigas gravajn spiritajn faktorojn. Sento signifas tiun de malĝojo, feliĉo aŭ nek feliĉo nek malĝojo; Percepto signifas tiun al la aferoj, ekzemple bluo, ruĝo aŭ blanko; longeco aŭ mallongeco; kvadrato aŭ rondo; sufero aŭ feliĉo.Mensa formiĝo estas rigardita kiel funkciga forto de fizika kaj mensa aktivadoj. Konscio signifas la eblecon de juĝo kaj konkludo. Laŭ la supraj analizoj, Budhismo asertas, ke vivestaĵo ne estas fiksita sola (sendependa) estaĵo, sed konsisto el diversaj faktoroj kiuj ĉiam estiĝas kaj malestiĝas laŭ siaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Do ne ekzistas sendependa kaj eterna “estaĵo” aŭ egoo reganta korpon kaj menson. Tio estas simpla eksplikado de senegoeco.

  13.D: Pardonu pro mia alia demando. Laŭ via ekspliko, ĉu la budhisma vidpunkto pri la konsisto de vivestaĵo estas formo de dualismo?

  R: Budhismo ĝenerale dividis la konsistojn de vivestaĵoj en du kategoriojn spiritan kaj materian.La kombinado de du kaŭzas vivestaĵojn, kiuj laŭ budhisma termino, nomiĝas “Namarupa” (nomo kaj formo).“Nama” signifas mensajn faktorojn, t.e. vedana, sanna, sankhara kaj vinnana do la kvin khandas, aŭ alivorte, la vinnana dhatu (menso) de la ses Maha-bhuta (great elements). Rupa signifas la materiajn faktorojn konsistantajn el tero, akvo, fajro, vento kaj spaco, el kiuj neniu povas estiĝi sendepende, sed devas ŝanĝi kaj kombini unu kun la aliaj. Se ni parolas koncize, namarupa estas la kombinado de korpo kaj menso. De tio iuj rigardas ĝin kiel dualismon, iuj kiel paralalecon (t.e.spirita-fizika paralaleco). Dum iuj aliaj diras, ne namarupa estas nek dualismo nek paralaleco, ĉar budhismo asertas, ke ĉiuj spiritaj kaj materiaj elementoj ne povas ekzisti sendepende. Ni ankoraŭ povas pristudi, kiel rigardi la aferon, sed estas evidente, ke ĝi ne signifas materialismon.

  14.D: Kio estas la signifo de“sen aganto”?

  R: “Sen aganto” signifas, ke ekzistas nenio venanta kaj iranta inter kaŭzo (hetu) kaj ĝia efekto (phala). Kredantoj de la teorio de Dependa Origino kredas, ke la kaŭzo estigas la efekton sed neas, ke kaŭzo fariĝas efekto. Kiel ekzemple, la paso de lumo aŭ fajro de lanterno al alia. La flamo de lanterno B estas lumigita de tiu de lanterno A. Ĝi ne estas, ke la flamo de A transportiĝis al B. Tiel kvankam budhismo kredas al la doktrino de reenkarniĝo en la ses statoj (samsaro), ĝi neas, ke estas animo movanta aŭ transportita de unu vivaĵo al la semo de alia. Tiu ĉi ideo estas disvolviĝo de la principo de senegoo (Anatta) kaj ni parolos pri tio poste.

  15.D: Kio estas “efemereco” (Anicca)?

  R: Ĉiuj fenomenoj en la universo ekzistas en tute dependaj rilatoj, do kiam tio ĉi estiĝas, tio estiĝas; kiam tio ĉi malestiĝas, tio malestiĝas. Tute ne estas eterna ekzisteco. Do ĉiuj fenomenoj estas efemeraj en naturo, estiĝante kaj malestiĝante de momentero (khana) al momentero. Tio estas la signifo de “naturo de efemereco” kaj “malestiĝo en ĉiu momentero” menciitaj en la dekunu eksplikadoj pri la kaŭzo kaj rezulto (Paticcasamppada) kaj ankaŭ la signifo de la diro el budhisma la kanono: “Ĉiuj kombinitaj aferoj estas efemeraj; ili estas regatoj al naskiĝo kaj poste al pereiĝo.” (Anicca vata sankhara, "Uppadavaya dhammino”). “Ĉiuj Sankharaj” estas la signo de ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj.La vorto “Sankhara” signifas variecon aŭ ŝanĝiĝon. Ĉar ĉiuj fenomenoj estas en varieco kaj ŝanĝiĝo, ili nomiĝis “Sankhara”. La termino indikas la signifon de efemereco. La vortoj “naskiĝo” kaj “malestiĝo” fakte kovras tri signifojn: origino, detruiĝo kaj malestiĝo, aŭ kvar signifojn: origino aŭ estiĝo (uppada aŭjati), daŭro aŭ ekzisteco (thitika), detruiĝo aŭ dekadenco (jara aŭannathatta) kaj malestiĝo (nirodha). Ĉiu el la kvar montras karakteron aŭ staton de fenomeno: la naskiĝo de fenomeno nomiĝas origino, la movo kiam ĝi ekzistas kaj funkcias nomiĝas daŭro, la momento kiam ĝi funkcias sed ekdekadencas estas nomata detruiĝo kaj la pereiĝo de la fenomeno estas nomata malestiĝo. Momentero estas tre mallonga momento.Laŭ la priskribo en budhisma teksto, la klako de fingro longas je 60 momenteroj. “malestiĝo en ĉiu momentero” signifas, ke ĉiuj origino, daŭro, detruiĝo kaj malestiĝo finiĝas en unu momentero. Iuj homoj demandas, “Kial ni parolas pri ‘momentaj estiĝo kaj malestiĝo’ kiam la homa vivo kutime daŭras dekoj da jaroj?” La budhisma respondo estas, ke homa vivo de naskiĝo al morto estas procedo, kiu konsistas el serio de sinsekvaj momenteroj.Homa vivo,aŭla tuta vivo pasas tra la origino,ekzisteco,dekadenco kaj malestiĝo, ekzemple, naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto; sed ĉiu fundamenta parto konsistas el sinsekvaj estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo, momenteron post momentero. Budhismaj verkoj diras, ke la homa korpo estas tute renovigata en ĉiu 12 jaroj. La estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj ĉeso de estaĵo kaj la origino, estanteco, detruiĝo kaj malestiĝo de la mondo fakte konsistas el momenteraj originoj kaj malestiĝoj. Laŭ budhisma teorio, ĉiuj fenomenoj, senescepte, estiĝas kaj malestiĝas en ĉiu momentero kaj opinias, ke eraras ĉiuj eternecaj kredoj, kiuj agnoskas, ke la estaĵo estas eterna kaj neŝanĝebla.

  16.R: Ĉu mi rajtas starigi demandon: Ĉu budhismo ankaŭ estas sub la leĝo de “efemereco”?

  D: Jes. Laŭ budhismo, la budha darmo kovras tri sinsekvajn periodojn: unue,la periodon de vera darmo (Saddhamma), kiu estas la periodo de budhismaj estiĝo kaj prosperiĝo; due, la periodo de bilda darmo (Saddhamma-pairupaka), kiu estas la evolua periodo, en kiu budhismaj bildoj ekaperis; trie, la periodo de malestiĝo (Saddhamma-vippalujjati) aŭ la periodo de dekadenco. La Budho eĉ parolis pri la cirkonstancoj de darma malestiĝo en la futuro. “Ĉiuj darmoj estas efemeraj” kaj ankaŭ Budhismo ne estas escepta.