2-9. La rakonto de Monaĥo Nigama Vasi Tiso

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-9. La rakonto de Monaĥo Nigama Vasi Tiso

  La bikŝuo, kiu ŝatas atentemon,

  Rigardis timiganta la malatentemon

  Li neniam forlasos nirvanon

  Kiam li estas proksime.

  Dum la Budho loĝis en Ĝetavana Monaĥejo, li parolis tiun verson rilate al Monaĥo Nigama Vasi Tiso.

  Junulo el alta klaso naskiĝis kaj kreskis en iu foira urbo ne malproksime de Sravastio. Li forlasis la mondan vivon kaj fariĝis monaĥo en la religio de la Budho. Pro sia profesio li estis fame konata kiel Tiso de la Foira urbo aŭ Nigama Tiso. Li akiris reputacion de ŝparemo, kontentemo, pureco kaj firmavolo. Li ciam faris rondiron por almozpeti en la vilaĝo, kie vivis liaj parencoj. Kvankam li loĝis en la najbara urbo de Sravastio, kie Anatapindiko kaj aliaj disĉiploj donacis abundajn oferaĵojn kaj Pasenadi Kosalo donacis senkompareblajn oferaĵojn, li neniam iris al Sravastio.

  Iutage la monaĥoj babiis pri li kaj diris al la instruisto: “Tiu monaĥo Nigama Tiss, estante okupita kaj aktiva, vivas en intima rilato kun siaj samklasanoj. Kvankam Anatapindiko kaj aliaj disĉiploj donacas abundon da oferaĵoj kaj Pasenadi Kolalo oferas donacojn senkompareblajn, li neniam venis al Sravastio.” La Budho alvenigis Nigaman Tison kaj demandis lin: “Monaĥo, ĉu veras la raporto, ke vi faras tion kaj aliajn?” “Sinjoro,” respondis Tiso, “Estas ne vere, ke mi vivas en intima rilato kun miaj parencoj. Mi ricevas de tiuj homoj nur tiom, kiom mi povas manĝi. Sed post kiam mi ricevis tiel multe da manĝaĵo, ĉu malbona aŭ bona, kiel neceson por vivteni min, mi ne revenis al la monaĥejo, pensante, ‘kial serĉi manĝaĵon?’ Mi ne vivis en intima kontakto kun miaj parencoj, Sinjoro.” La Budho, kiu sciis la karakteron de la monaĥo, aplaŭdis lin, dirante: “Bone farite, bone farite, monaĥo!” kaj li diris al li: “Estas tute ne strange, monaĥo, ke post posedo de tia instruisto kiel mi, vi devas esti ŝparema. Car ŝparemo estas mia karaktero kaj kutimo.” Poste li rakontis laŭ la peto de la monaĥoj:

  Iam vivis miloj da papagoj en iu figarba bosko de Himalaja regiono sur la bordo de Ganga Rivero. Unu el ili, la papaga reĝo, manĝis ĉion ajn li trovis, ĉu ĝermo, folio aŭ arboŝelo kiam la fruktoj de arbo, kie li loĝis, velkiĝis kaj falis. Ĝi trinkis akvon de Ganga Rivero kaj estis tre feliĉa kaj kontenta, restante kie li estis. Fakte, li estis tiel feliĉa kaj kontenta, ke la loĝejo de Sakao tremetis.

  Observinte, kiel feliĉa kaj kontenta la papagoj estas, Sakao vizitis lin kaj ŝanĝis la tutan arbaron en verdan densejon. La Budho montris, ke eĉ en la pasinta vivo la monaĥo estis kontenta kaj feliĉa do li neniam forlasos la proksimon de la nirvano.

  Eksplika traduko

  Kiel strebanto al vero, la monaĥo vidis timon en manko de atentemo. Li certe ne forlasos sian spiritan altecon, kiun li jam atingis. Li ĉiam proksimiĝas al Nirvano.