2-8. La rakonto de iu monaĥo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  La progreso de atentemo

  2-8. La rakonto de iu monaĥo

  La bikŝuo, kiu ŝatas atentemon,

  opinias malatentemon timinda.

  Li progresas kiel incendio

  detruante katenojn grandajn kaj malgrandajn.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.

  La rakonto temas pri monaĥo, kiu lernis de la instruisto meditan metodon por fariĝi arahanto kaj revenis al la arbaro. Kvankam li strebis kaj klopodis per sia tuta forto, li ne povis atingi arahantecon. Li pensis: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono." Li forlasis sian loĝejon kaj ekiris al la Budho. Sur la vojo li renkontis arbaran incendion grandan kaj furiozan, do li grimpis sur senarban montsupron kaj sidiĝis tie. Rigardante la fajron bruligantan la arbaron, li koncentris sian menson sur la penson: "Kiel tiu ĉi fajro antaŭeniras bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn, ankaŭ mi devas antaŭeniri bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn per la fajro de scio pri la nobla vojo."

  Kvankam la Budho sidis en sia parfumita ĉambro, li sciis la detalan penson de la monaĥo, kaj diris jene: "Monaĥo, tio estas precize vera. Kiel fajro bruligas ĉiujn baraĵojn grandajn kaj malgrandajn, estas necese bruligi kaj detrui per la fajro de saĝo ĉiujn alkroĉiĝojn grandajn kaj malgrandajn, kiujn estiĝis en tiuj vivestaĵoj ." Kaj radiinte brilan figuron de si mem kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun la monaĥo, li recitis stancon.

  Tuj post kiam finiĝis la stanco, la monaĥo forbruligis ĉiujn alkroĉiĝojn kaj atingis arahantecon kun supernaturaj povoj kvankam li sidis tie senmove. Li tuj leviĝis en la aeron, proksimiĝis al la Budho, laŭdante kaj honorante lian oran korpon. Post kiam li faris omaĝon al la Budho, li forpasis.

  Kiel la serĉanto de vero, la monaĥo timis malatentemon ĉar li sciis, ke se iu estas malatentema, tiu ĉi estos katenita en eternaj suferoj de samsaro. Do li paŝas antaŭen diligente kaj atenteme forbruligante tiujn ligojn, kiuj tenas homojn en la vivcirklo.