2-8. La rakonto de iu monaĥo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(4 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 3: Linio 3:
 
  2-8. La rakonto de iu monaĥo
 
  2-8. La rakonto de iu monaĥo
  
  La bikŝuo ŝatanta atentemon
+
  La bikŝuo, kiu estas atentema,
  
  Vidanta malatentemon timinda
+
  opinias malatentemon timinda.
  
  Antaŭeniras kiel incendio
+
  Li progresas kiel incendio
  
  Bruliginte grandajn kaj malgrandajn katenojn.
+
  detruante katenojn grandajn kaj malgrandajn.
  
  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.
 
  La rakonto temas pri monaĥo, kiu lernis de la instruisto meditan metodon por fariĝi arahanto kaj revenis al la arbaro. Kvankam li strebis kaj klopodis per sia tuta forto, li ne povis atingi arahantecon. Tial li diris al si mem: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli taŭgan por miaj bezonoj." Do li forlasis sian loĝejon kaj revenis al la Budho. Sur la vojo li vidis grandan arbaran incendion furiozantan, do li grimpis sur supron de senarban monton kaj sidiĝis. Kiam li vidis la fajron forbruligintan la arbaron, li koncentris sian menson sur la sekvan penson: "Kiel tiu ĉi fajro antaŭen iras bruliginte ĉiujn baraĵojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn, ankaŭ mi devas antaŭeniri forbruliginte ĉiujn baraĵojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn per la fajro de scio de la nobla vojo."
+
  La rakonto temas pri monaĥo, kiu lernis de la instruisto meditan metodon por fariĝi arahanto kaj revenis al la arbaro. Kvankam la monaĥo strebis kaj klopodis per sia tuta forto, li ne povis atingi sukceson. Li pensis: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono." Li forlasis sian loĝejon kaj ekiris al la Budho. Sur la vojo li renkontis arbaran incendion grandan kaj furiozan, do li grimpis sur senarban montsupron kaj sidiĝis tie. Rigardante la fajron bruligantan la arbaron, li koncentris sian menson sur la penson: "Kiel tiu ĉi fajro antaŭeniras bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn, ankaŭ mi devas antaŭeniri bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn per la fajro de scio pri la nobla vojo."
  
  La budho sciis lian detalan penson kvankam sidante en sia parfumita ĉambro, kaj diris jene: "Monaĥo, tio estas precize vera. Kiel fajro bruligas ĉiujn baraĵojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn, estas necese bruligi kaj destrui per la fajro de la scio ĉiujn alkroĉiĝojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn, kiujn estiĝis en tiuj vivestaĵoj ." Kaj sendinte brilan figuron de si mem kiel li sidas vizaĝon al vizaĝo kun la monaĥo, li donis la stancon.
+
  Kvankam la Budho sidis en sia parfumita ĉambro, li sciis la detalan penson de la monaĥo, kaj diris jene: "Monaĥo, tio estas precize vera. Kiel fajro bruligas ĉiujn baraĵojn grandajn kaj malgrandajn, necesas bruligi kaj detrui per la fajro de saĝo ĉiujn alkroĉiĝojn grandajn kaj malgrandajn, kiuj estiĝis en tiuj vivestaĵoj ." Radiinte brilan bildon de si mem kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun la monaĥo, la Budho recitis stancon.
  
  Je la fino de la stanco, la monaĥo forbruligis ĉiujn alkroĉiĝojn kaj atingis arahantecon kun supernaturaj povoj kiam li sidis tie senmove. Li tuj leviĝis en la aero, proksimiĝis al la Budho, laŭdante kaj honorante la oran korpon de la Budho. Post kiam li faris omaĝon, li forpasis.
+
  Tuj post kiam finiĝis la stanco, la monaĥo forbruligis ĉiujn siajn alkroĉiĝojn kaj atingis arahantecon kun supernaturaj povoj kvankam li sidis tie senmove. Li tuj leviĝis en la aeron kaj flugis al la Budho, laŭdante kaj honorante lian oran korpon. Post kiam li faris omaĝon, li forlasis la Budhon.
  
  Kiel la serĉanto de vero, la monaĥo timis malatentemon ĉar li scias, ke se iu estas malatentema, li estos katenita en eternaj suferoj de samsaro. Do li paŝas antaŭen diligente kaj atenteme forbruligante tiujn ligojn, kiuj tenas homojn al la mondeco.
+
  Kiel serĉanto de vero, la monaĥo timis malatentemon ĉar li sciis bone, ke homoj estos katenitaj en eternaj suferoj de samsaro se tiuj sin tenas malatentemaj. Do li paŝis antaŭen diligente kaj atenteme forbruligante tiujn ligojn, kiuj tenas homojn en la vivcirklo.

Nuna versio ekde 04:37, 18 Feb. 2014

  La progreso de atentemo