2-16. Provo kalumni la Budhon

El Vikio BRE
Redakto de 21:47, 19 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

    2-16. Provo kalumni la Budhon          Du gravaj aferoj okazis en la dudeka jaro ekde la iluminiĝo de la Budho. La unua el tiuj estis kovertiĝo de la bandito Angulimala. La alia okazis en Savati, kie iuj ĵaluzaj asketoj provis kalumni la Budhon. Jen rakonto pri la dua afero.          La Budho kaj liaj disĉiploj estis famaj kaj respektaj religiaj instruistoj en Savati. Multaj homoj de la regiono regule venis por aŭskulti iliajn instruojn kaj doni almozon al ili.          Sed ne ĉiuj homoj en Savati estis sekvantoj de la Budho. En la regionoj multaj asketoj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas superaj. Tiuj estroj de la religioj ĵaluzis kiam ili vidis, ke pli kaj pli da homoj iras al la Budho kaj liaj disĉiploj por doni almozon kaj oferi donacon de roboj kaj medicinaĵoj. Post nelonge ili estis malvenkitaj de sia ĵaluzo kaj decidis ion fari kontraŭ la Budho kaj liaj disĉiploj.          En Savati vivis asketino nomata Sundari. Ŝi estis juna kaj malbona. La asketoj decidis malutili la honoron kaj famon de la Budho kaj la monaĥoj per tiu asketistino.                “Fratino, vi devas fari ion kontraŭ la Budho por helpi nin,” ili diris al ŝi, “ĉar li ĉiam allogas subtenantojn for de ni.”                “Kion mi faru por vi?” demandis Sundari.                “Vi povas helpi nin per vizitado al Ĝeta Arbaro por trovi tiom da informo pri la Budho kiom vi kapablas. Trovu metodon, por ke ni povos venigi al ni subtenantojn.”          Sundari vizitis la Ĝetan Arbaron regule por spioni la Budhon. Ŝi tute ne sciis la veran malbonan intencon de la asketoj, kiuj petis ŝin iri tien. Post iom da tempo, la asketoj certiĝis, ke multaj homoj jam vidis Sundari frekventi al la Ĝeta Arbaro. Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluido. Poste ili iris al Reĝo Pasenadi de Kosalo kaj raportis, ke Sundari perdiĝis, kaj iuj homoj vidis ŝin lastafoje ĉe la Budho.                “Kie ŝi estas laŭ via supozo?” demandis la reĝo.                “Eble ŝi ankoraŭ estas en Ĝeta Arbaro, Granda Reĝo,” ili respondis. “Mi maltrankviliĝas, ĉar ni scias, ke ŝi neniam restis tiel longe post kiam la Budho faris al ŝi predikadon.”          La reĝo diris: “Do vi devas iri tien senprokraste por serĉi ŝin.”          La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro. Post iom da tempo, ili iris al la loko, kie ili enterigis ŝin, kaj elfosis ŝin. Metinte la kadavron de Sundari sur brankardon, ili portis ĝin al Savati. Sur la tuta vojo ili kriis plengorĝe kun kolero: “Vidu, sinjoroj, vidu, kion faris tiuj monaĥoj, kiuj sin titolas sanktaj homoj. Ili estas senhontaj kaj malicaj mensogistoj. Rigardu, kion ili faris. Ili havis seksan rilaton kun la kompatinda Sundari kaj poste mortigis ŝin por kaŝi siajn krimojn.”          La disĉiploj de la Budho teruriĝis pro tiuj akuzoj kaj ne sciis kion fari, sed la Budho diris al ili trankvile, ke ili sin detenu de siaj timoj. Estas nenio timinda ĉar ili estas senkulpaj de la krimo.          La Budho admonis ilin: “Tiuj homoj akuzos kaj insultos vin, sed faru nenion krom reciti tiujn vortojn: ‘Tiuj mensogas kaj neas, kion ili faras, estas samaj en malbonaj kondutoj kaj suferoj.’ Poste estu paciencaj. La homoj vidos, kiel kvietaj vi estas, kaj enuiĝos de la insultado al vi. La krioj kaj akuzoj malaperos en sep tagoj.”          La disĉiploj vere observis la admonon de la Budho kaj post nelonge oni ekdemandis unu al aliaj, kial la Budho kaj liaj disĉiploj estis tiel trankvilaj. Poste ili rememoris, ke la Budho kaj liaj disĉiploj estis virtaj, kaj kaj neniam faris malbonan konduton. “Iuj eble murdis kompatindan Sundari!” ili kriis, “Estas neeble, ke tiel kompatemaj religiaj instruistoj tion faris.” En la fino, la krio haltiĝis kaj la Budho per tiu ĉi okazaĵo admonis siajn disĉiplojn kiel toleri kalumnion pacience: “Kiam oni ĵetas krudajn vortojn al bikŝuo, li toleru kun trankvila menso.”          Post iom da tempo la reĝo trovis, ke la krimon faris la asketoj, kiuj raportis pri la krimo. Post kiam oni kondukis ilin al la reĝo, ili konfesis siajn krimojn publike kaj ricevis indan punon laŭ la leĝo. Post la akcidento la Budho kaj liaj disĉiploj fariĝis pli honoraj kaj respektindaj en Savati.