2-16. Provo kalumni la Budhon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-16. Provo kalumnii la Budhon

  Du gravaj aferoj okazis en la dudeka jaro ekde la iluminiĝo de la Budho. Unu el ili estis konvertiĝo de la bandito Angulimala. La alia okazis en Savati, kie iuj ĵaluzaj asketoj provis kalumnii la Budhon. Jen la dua afero.

  La Budho kaj liaj disĉiploj estis famaj kaj respektindaj religiaj instruistoj en Savati. Multaj homoj en la regiono kutime vizitadis por aŭskulti iliajn instruojn kaj doni almozon al ili.

  Sed ne ĉiuj homoj en Savati estis sekvantoj de la Budho. En la regiono multaj asketoj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas pli superaj. Tiuj estroj de la religioj ĵaluzis kiam ili vidis, ke pli kaj pli da homoj iras al la Budho kaj liaj disĉiploj por doni almozon kaj oferi robojn kaj medicinaĵojn. Post nelonge ili estis venkitaj de sia ĵaluzo kaj decidis ion fari kontraŭ la Budho kaj liaj disĉiploj.

  En Savati vivis asketino nomata Sundari. Ŝi estis juna kaj malbona. La asketoj decidis malutili la honoron kaj famon de la Budho kaj la monaĥoj per tiu asketino.

  “Fratino, vi devas fari ion kontraŭ la Budho por helpi nin,” ili diris al ŝi, “ĉar li ĉiam allogas subtenantojn for de ni.”

  “Kion mi faru por vi?” demandis Sundari.

  “Helpu nin per vizitado al Ĝeta Arbaro por trovi tiom da informo pri la Budho kiom vi povas. Trovu metodon, por ke ni povos revenigi al ni la subtenantojn.”

  Sundari vizitadis la Ĝetan Arbaron regule por spioni la Budhon. Ŝi tute ne sciis la veran intencon de la asketoj, kiuj petis ŝin iri tien. Post iom da tempo, la asketoj certiĝis, ke multaj homoj jam vidis Sundari frekventi al la Ĝeta Arbaro. Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluilo. Poste ili iris al Reĝo Pasenadi de Kosalo kaj raportis, ke Sundari perdiĝis, kaj iuj homoj vidis ŝin lastafoje ĉe la Budho.

  “Kie ŝi estas laŭ via supozo?” demandis la reĝo.

  “Eble ŝi ankoraŭ estas en Ĝeta Arbaro, Granda Reĝo,” ili respondis. “Ni maltrankviliĝas, ĉar ni scias bone, ke ŝi neniam restis tiel longe post kiam la Budho faris al ŝi predikadon.”

  La reĝo diris: “Do vi devas iri tien senprokraste por serĉi ŝin.”

  La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro. Post iom da tempo, ili iris al la loko, kie ili enterigis ŝin, kaj elfosis ŝin. Metinte la kadavron de Sundari sur brankardon, ili portis ĝin al Savati. Sur la tuta vojo ili plengorĝe kriegis kolere: “Vidu, sinjoroj, vidu, kion faris tiuj monaĥoj, kiuj sin ŝajnigas kiel sanktajn homojn. Ili estas senhontaj kaj malicaj mensogistoj. Rigardu, kion ili faris. Ili havis seksan rilaton kun la kompatinda Sundari kaj poste mortigis ŝin por kaŝi siajn krimojn.”

  La disĉiploj de la Budho teruriĝis pro tiuj akuzoj kaj ne sciis kion fari, sed la Budho diris al ili trankvile, ke ili sin detenu de siaj timoj, kaj estas nenio timinda ĉar ili estas senkulpaj pro la krimo.

  La Budho admonis ilin: “Tiuj homoj akuzos kaj insultos vin, sed faru nenion krom reciti tiujn vortojn: ‘Mensogantoj kaj neantoj pri sia malbona konduto kulpas kaj suferas same.’ Poste estu paciencaj. La homoj vidos, kiel kvietaj vi estas, kaj enuiĝos de la insultado al vi. La krioj kaj akuzoj malaperos post sep tagoj.”

  La disĉiploj vere observis la admonon de la Budho kaj post nelonge oni ekdemandis unu al aliaj, kial la Budho kaj liaj disĉiploj estis tiel trankvilaj. Poste ili rememoris, ke la Budho kaj liaj disĉiploj estas virtaj, kaj neniam faras malbonan konduton. “Iuj eble murdis kompatindan Sundari!” ili kriis, “Tute neeble, ke tion faris tiel kompatemaj religiaj instruistoj!” En la fino, la insultado ĉesiĝis kaj la Budho per tiu ĉi okazaĵo konsilis siajn disĉiplojn kiel toleri kalumniion pacience: “Kiam oni ĵetas krudajn vortojn al bikŝuo, li toleru kun trankvila menso.”

  Post iom da tempo la reĝo trovis, ke la krimon faris la asketoj, kiuj raportis pri tio. Post kiam oni kondukis ilin al la reĝo, ili konfesis siajn krimojn publike kaj ricevis indan punon laŭ la leĝo. Post tio la Budho kaj liaj disĉiploj fariĝis pli honoraj kaj respektindaj en Savati.