19. Perdo de ora bovlo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  19. Perdo de ora bovlo

  Iu transiris riveron per boato, kaj senatente faligis arĝentan bovlon en la riveron. Li pensis: “Mi faros signon sur la akvon kaj forlasos ĝin portempe. Poste mi revenos por preni la perditan bovlon.”

  Post veturado de du monatoj, li atingis Srilankon. Vidinte riveron, li tuj plonĝis en la akvon por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis lin: “Kion vi faras?”

  Li respondis: “Mi serĉas perditan bovlon.”

  Oni demandis: “Kie vi perdis ĝin?”

  Li respondis: “Nelonge post mia ekveturo sur la maro.”

  Oni demandis: “Kiam vi perdis ĝin?”

  Li respondis: “Antaŭ du monatoj.”

  Oni demandis: “Vi perdis ĝin antaŭ du monatoj, sed kial vi serĉas ĝin ĉi tie?”

  Li respondis: “Mi faris signon sur la akvon tuj post la perdo de mia povlo. Ĉi tie la akvo estas ne malsama de la signita akvo, do mi ekserĉas ĝin.”

  Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Kiel vi povas retrovi vian bovlon ĉi tie?”

  Ĉiuj eksplodis de ridego.

  Iuj praktikantoj de aliaj religioj ne praktikas ĝustan konduton, sed persistas en senutila asketeco laŭ malĝusta metodo por strebi al la liberiĝo. Ili similas al la malsaĝulo, kiu serĉas la perditan bovlon perdinte ĝin en alia loko.