16. Klopodo por iluminiĝo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  16. Klopodo por iluminiĝo

  En la nokto post la bongusta rizo de Suĝata, Gotamo iris al Gaja kaj serĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj krucitaj, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se miaj haŭto, nervoj kaj ostoj detruiĝos kaj mia sango sekiĝos, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la plej altan saĝon, kiu estas nomata la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”

  Li meditis per atento al siaj spiradoj. Estis antaŭnokto de la plena luno. Dum la unua parto de la nokto multaj malbonaj pensoj priskribitaj kiel malica dio Mara kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. Aperis al li pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed Gotama ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua parto de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.

  En la dua parto de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria parto de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.