14. Iom da Diroj de la Budho

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

 14. Iom da diroj de la Budho

  Saĝo puriĝis de virto kaj virto puriĝis de saĝo. Kie ekzistas unu el ili, ekzistas ĉiam la alia. Virta homo havas saĝon kaj saĝa homo havas virton. La Kombinado de ambaŭ estas nomata la plej supera afero en la mondo. D.I,84

  La menso kaŭzis ĉiujn aferojn, la menso regas ilin, kaj ili ĉiuj estas faritaj de la menso. Se homo parolas aŭ kondutas kun pura menso, feliĉo sekvos lin kiel ombro neniam forlasebla. Dp. 2

  Oni tute ne rajtas kulpigi la aliajn aŭ malestimi iun ajn el ili en iu ajn loko pro iu ajn kaŭzo. Ne deziru suferon al la aliaj pro kolero aŭ rivaleco. Sn.149

  Same kiel granda oceano havas nur unu guston, la guston de salo, ankaŭ la Darmo havas nur unu guston, la guston de libereco. Ud.56

  Estas facile vidi mankojn de aliaj, sed estas malfacile por homoj vidi la mankojn de si mem. Kiam ni ventumas alies mankojn kiel grajnan ŝelon, ni kaŝas nian mankon kiel ĉasisto sin kaŝas en ŝirmejo. Nur iritiĝas tiuj, kiuj rigardas alies mankojn. Iliaj negativecoj kreskas kaj fariĝas malfacile detrueblaj. Dp.252-3

  Multaj florkronoj estas faritaj el amaso da floroj. Same, multaj bonaj kondutoj estas faritaj de ordinaraj homoj. Dp.53

  Kiam vi parolas al aliaj, vi povas paroli je tempo ĝusta aŭ malĝusta, laŭ la faktoj aŭ ne, ĝentile aŭ krude, al la punkto aŭ ne, kun menso plena de malamo aŭ plena de amo. Vi devas trejni vin mem kiel tio: "Nia menso ne rajtas esti malvirtigita, nek ni faros malbonan parolon, sed ni vivos kun la menso libera de malamo kaj plena de amo per bonkoro kaj kompatemo. Ni vivos por unue plenigi homon per amo kaj per ili ekplenigi la tutan mondon per vasta, penetra kaj nemezurebla amo tute sen kolero kaj malamo." Jen kiel vi devas trejni vin. M.I,126

  Per tri aferoj oni povas rekoni saĝulon. Kiuj tri? Li vidas sian proprajn kulpojn kiel ili estas. Vidinte ilin, li klopodas korekti ilin. Kiam la aliaj agnoskas siajn kulpojn, li pardonas ilin. A.I,103

  Ĉesi fari malbonon, lerni fari bonon kaj purigi la menson. Tio estas la instruo de Budhoj. Dp. 183

  Lernu de akvo. En montaj fendoj kaj fendegoj laŭte ŝprucas rojoj. Sed grandaj riveroj fluas silente. Malplenaj objektoj faras bruon dum la plenaj objekoj ĉiam kvietas. La malsaĝulo similas al duon-plena poto dum la saĝulo similas al profunda kvieta lageto. Sn.720-1

  Se via menso estas plena malamo eĉ kiam krimulo tranĉas vin feroce per segilo, vi ne estas praktikanta mian instruon. M. I,126

  Se iuj estas ĵaluzaj, egoismaj aŭ malhonestaj, ili ne plaĉas al aliaj malgraŭ siaj elokventeco kaj bona aspekto. Sed la homoj, kiuj jam forigis tiajn aferojn kaj liberiĝis de malamo, estas vere belaj. Dp.262-3

  Homo, kiu ne bridis, disciplinis kaj kontentis pri sinbrido, ne kapablas disciplini kaj kontentigi aliajn. Sed tiu, kiu sin bridas, disciplinas kaj kontentigas, povas helpi aliajn fariĝi tiaj. M.I,45

  Kontenteco estas la plej granda riĉaĵo. Dp.227

  Se aliaj homoj kritikas min, la Darmon kaj la Samgon, vi ne rajtas koleri, ĉar tio nebulos vian juĝon kaj vi ne scios la pravecon kaj malpravecon de ilia diro. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili, kiel erara estas ilia kritikado, dirante, "Ĉi tio ne estas prava. Tio ne estas ĝusta. Ĉi tio ne estas nia konduto. Tio ne estas nia maniero." Same, se iu laŭdas min, la Darmon aŭ la Samgon, vi devas vin deteni de fiereco kaj aroganteco ĉar tio nebulos vian juĝon, kaj vi ne scios ĉu ili diras prave aŭ ne. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili dirante, "Ĉi tio estas prava. Tio estas ĝusta. Ĉi tio estas nia konduto. Tion vi trovos en ni." D.I,3

  Se vortoj havas la kvin ecojn, ili estas ne malbone parolitaj, sed bone parolitaj, honorindaj por ordinaraj homoj kaj laŭdindaj por la saĝuloj. Kiuj kvin? Ili estas parolitaj je ĝusta tempo; ili estas veraj; ili estas parolitaj kun ĝentileco; ili trafas la punkton kaj ili estas parolitaj kun amo. A,III,243

  Kiel profunda lago klara kaj kvieta, la saĝuloj estas tute pacaj kiam ili aŭdas la instruojn. Dp. 82

  Estas ne tre grave perdi ion kiel riĉaĵon, sed estas terura afero perdi saĝon. Estas ne tre grave gajni ion kiel riĉaĵon, sed estas mirinda afero gajni saĝon. A.I,15

  Se malatentemaj homoj recitas la sanktan tekston sed ne praktikas tion, kion ili diras, ili similas al paŝtisto nur kalkulanta alies bovojn kaj ne ĝuos la profiton de la sankta vivo. Dp.19

  Ĝuste kiel patrino protektas sian solinfanon eĉ malgraŭ la risko de sia propra vivo, oni ankaŭ devas tiel doni senliman amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Sn. 150

  Homo, kiu volas admoni alian, devas tiel pensi unue kiel tio: "Ĉu mi estas tiu, kiu tute praktikas purigadon en la korpo kaj parolo? Ĉu tiuj kvalitoj troviĝas en mi?" Se li ne havas tiujn kvalitojn, sendube iuj diras: "Venu nun, kial vi ne tute praktiku purigadon en korpo kaj parolo unue?" Tiu, kiu volas admoni alian devas unue tiel pensi: "Ĉu mi mem liberiĝis de malbona volo kaj disvolvis la amon al aliaj? Ĉu tiu kvalito troviĝas en mi?" Se li ne havas tiun kvaliton, estas sendube iuj diras, "Venu, kial vi ne praktiku amon al vi?" A. V,79

  Kiuj ajn praktikas justecon matene, tagmeze aŭ nokte, ili havos feliĉajn matenon, tagmezon kaj nokton. A.I,294

  Se iu insultas vin, batas vin, ĵetas ŝtonojn al vi aŭ trafas vin per bastono aŭ glavo, vi devas pensi rezigninte ĉiujn mondajn dezirojn kaj konsiderojn, "Mia koro ne moviĝos. Mi ne parolos malicajn vortojn. Mi ne sentos koleron, sed tenos bonkorecon kaj kompatemon por ĉiuj vivestaĵoj." Vi devas tiel pensi. M.I,126

  Irigaciistoj kondukas akvon, sagfaristoj kurbigas sagstangojn, lignaĵistoj formigas lignaĵon, sed la saĝuloj muldas sin mem. Dp. 80

  Ekzistas kvar specaj homoj en la mondo. Kiuj kvar? Tiuj, kiuj zorgas nek pri sia boneco nek pri alies boneco; tiuj, kiuj zorgas pri alies boneco sed ne pri sia propra boneco; tiuj, kiuj zorgas pri sia propra boneco sed ne pri alies boneco; kaj tiuj, kiuj zorgas ambaŭ pri sia propra boneco kaj pri alies boneco... El tiuj kvar specaj homoj la plej bonaj, ĉefaj kaj altaj estas tiuj, kiuj zorgas pri sia propra boneco kaj pri alies boneco. A.II,94

  Se vi rifuĝas en la Budho, la Darmo kaj la Samgo, vi liberiĝos de timo kaj tremado. S.I, 220

  Konkeru malamon per amo, malbonon per bono, avarecon per malavaro kaj mensogojn per vero. Dp. 223

  Homoj, kies pensoj, paroloj kaj kondutoj estas bonaj, estas siaj propraj amikoj. Eĉ se ili diras, "Ni ne zorgas pri ni mem." Ili ankoraŭ estas siaj propraj amikoj. Kial? Ĉar ili faras por si tion, kion amiko faras por ili. S.i, 71

  Ne subtaksu bonon dirante, "Mi ne povas esti tia." Konstantaj akvogutoj povas plenigi poton kaj la saĝo same iom kaj iom plenigas sin mem per bono. Dp. 122

  Iam iu monaĥo suferis de disenterio kaj falis en sian ekskrementon. La Sinjoro kaj Anando vizitis la loĝejojn kaj venis al la loko, kie estis la malsana monaĥo. La Sinjoro demandis lin: "Monaĥo, kio okazas al vi?"

  "Mi suferas de disenterio, Sinjoro."

  "Ĉu neniu prizorgas vin?"

  "Neniu, Sinjoro."

  "Kial aliaj monaĥoj ne prizorgas vin?"

  "Ĉar mi estas senutila al ili."

  Tiam la Sinjoro diris al Anando: "Iru kaj alportu akvon. Ni lavos tiun ĉi monaĥon." Do Anando alportis akvon, kaj la Sinjoro verŝis akvon dum Anando lavis la tutan korpon de la monaĥo. Poste la Sinjoro kaj Anando tenis la kapon kaj piedojn de la monaĥo kaj portis lin sur la liton. Fine la Sinjoro kunvenigis la monaĥojn kaj demandis ilin: "Kial vi ne prizorgas la malsanan monaĥon?"

  "Ĉar li estas senutila al ni."

  "Monaĥoj, vi havas nek patron nek patrinon por prizorgi vin. Se vi ne reciproke prizorgas unu la aliajn, kiu prizorgas vin? Kiu volas flegi min, flegu la malsanulon." Vin. IV,301

  La donaco de vero estas plej bona ol ĉiuj aliaj donacoj. Dp. 354

  Estas bone pensi de tempo al tempo pri via propraj mankoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri alies mankoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri viaj propraj virtoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri alies virtoj. A.V, 159

  Tiuj, kiuj faras bonon, ĝojas nun, ili ĝojas poste, ili ĝojas ambaŭ nun kaj poste. Ili ĝojas kaj feliĉas kiam ili pensas pri siaj propraj bonaj kondutoj. Dp. 16

  Rezignu eraron. Tio estas farebla. Se tio ne estus farebla, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estas farebla, do mi diras, "Rezignu eraron." Se rezigni eraron kondukus vin al perdo aŭ malĝojo, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estos bono kaj feliĉo por vi, do mi diras, "Rezignu eraron." Nutru la bonon. Tio estas farebla. Se tio ne estus farebla, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estas farebla do mi diras, "Nutru la bonon." Se nutri la bonon kondukus vin al perdo aŭ malĝojo, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio pliigos viajn bonon kaj feliĉon, do mi diras, "Nutru la bonon." A.I,58

  Ĉiuj tremas je puno kaj vivo estas kara al ĉiuj. Do starigu vin en la lokojn de aliaj, nek mortigu nek lasu mortigon. Dp. 130

  La bono brilas de malproksime kiel la Himalajoj. La malbono estas obskura kiel sago pafita en la nokto. Dp. 304

  La Sinjoro diris: "Kiel vi pensas pri tio? Kio estas la celo de spegulo?"

  "Ĝi estas por celo de reflekto," respondis Rahulo.

  Tiam la Sinjoro diris: "Eĉ se tiel, konduto devas esti farita per korpo, parolo aŭ menso nur post zorgema pripenso." M.I, 415

  Kiel rivero Gango fluas, sin klinas kaj celas al la oriento, tiu, kiu praktikas kaj disvolvas la Noblan Okopan Vojon fluas, sin klinas, kaj celas al Nirvano. S.V. 40

  Tiuj, kiuj senĉese pensas, "Li insultis min!" "Li batis min!" "Li subpremis min!" "Li prirabis min!", neniam forigas sian malamon. Sed povas tiuj, kiuj rezignas tiajn pensojn. Ĉar en tiu ĉi mondo malamo neniam estas forigebla per pli da malamo. Estas amo, kiu forigas malamon, kaj tio estas eterna vero. Dp. 3-5