11. Bela kaj Griza: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  11. Bela kaj Griza   [Saĝa Gvidanto]   Iam estis ĉefo de mil cervoj. Li havis du filojn. Unu estis svelta kaj alta, kun brilaj viglaj okuloj kaj glata ruĝa hararo...')
 
(5 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  11. Bela kaj Griza
 
  11. Bela kaj Griza
  
  [Saĝa Gvidanto]
+
  [Saĝa Estro]
  
  Iam estis ĉefo de mil cervoj. Li havis du filojn. Unu estis svelta kaj alta, kun brilaj viglaj okuloj kaj glata ruĝa hararo. Li nomiĝis Bela. La alia estis grizhara, kaj ankaŭ svelta kaj alta. Li nomiĝis Griza.  
+
  Iam estis ĉefo de mil cervoj. Li havis du filojn. Unu estis svelta kaj alta, kun brilaj viglaj okuloj kaj glata ruĝa hararo. Li nomiĝis Belo. La alia estis grizhara, kaj ankaŭ svelta kaj alta. Li nomiĝis Grizo.  
  
  Post kiam Bela kaj Griza plenkreskis, iutage ilia patro alvenigis ilin al si kaj diris: "Mi estas tre maljuna, do mi ne plu kapablos prizorgi la grandan cervaron. Mi volas, ke vi, miaj du plenkreskaj filoj, estu la ĉefoj kiam mi retiriĝos de la prizorgado al ili. Ni dividu la cervaron kaj vi gvidu po 500 cervojn." Do ili agis laŭ lia ordono.
+
  Post kiam Belo kaj Grizo plenkreskis, iutage ilia patro alvenigis ilin kaj diris: "Mi estas tre maljuna, do mi ne plu kapablos prizorgi la grandan cervaron. Mi volas, ke vi, miaj du plenaĝaj filoj, estu la ĉefoj kiam mi retiriĝos el la prizorgado al ili. Ni dividu la cervaron kaj vi gvidu po 500 cervojn." Do ili agis laŭ lia ordono.
  
  En Hindio, kiam venas la rikolta tempo, la cervoj estas ĉiam en danĝero. La grenoj maturiĝas, kaj la cervoj ne sindeteneble iras en la kampojn kaj manĝas la kreskaĵon. Por eviti la damaĝon de la kreskaĵo, oni fosas kavojn, metas akrajn pikilojn en la teron, kaj konstruas grandajn kaptilojn por kapti kaj mortigi cervojn.
+
  En Hindio, kiam venas la tempo por rikolto, la cervoj estas ĉiam en danĝero. La rizo estas plej alta, kaj la cervoj ne sindeteneble iras en la rizkampojn kaj manĝas la kreskaĵon. Por eviti la damaĝon de la kreskaĵo, kamparaj laboristoj fosas kavojn, metas akrajn pikilojn en la teron, kaj konstruas ŝtonajn kaptilojn por kapti kaj mortigi cervojn.
  
  Bone sciante pri la sezono, la saĝa maljuna cervo venigis ambaŭ novestriĝintaj filojn al si. Li konsilis, ke ili gvidu la cervarojn en la montarajn arbarojn por sin teni for de la danĝeraj kamparoj. Jen kiel li ĉiam savis la cervojn de vundiĝo kaj morto. Li revenigis ilin al la malaltaj kamparoj post la rikolta tempo.
+
  Kun abunda scio pri la sezono, la saĝa maljuna cervo alvenigis ambaŭ filojn novestriĝintajn. Li konsilis, ke ili gvidu la cervarojn en la montarajn arbarojn por sin teni malproksimaj de la danĝeraj kamparoj. Jen kiel li ĉiam protektis la cervojn de vundiĝo kaj morto. Li kutime revenigis ilin al la malaltaj kamparoj post la rikolto.
  
  Ĉar li estis tro maljuna kaj malforta por la vojaĝo, li restis kaj sin kaŝis. Li atentigis la filojn esti atentaj kaj preni sekuran vojon. Bela ekvojaĝis kun sia cervaro al la montara arbaro, kaj same agis Griza kun la sia.
+
  Ĉar li estis tro maljuna kaj malforta por la vojaĝo, li volis resti sin kaŝinte. Li atentigis la filojn esti atentemaj por vojaĝi sekure. Belo ekkondukis sian cervaron al la montara arbaro, kaj Grizo same ekvojaĝis kun la sia.
  
  Ĉiuj vilaĝanoj ĉe la vojo jam sciis bone, ke estas tempo por cervoj vojaĝi de la malaltaj kamparoj al altaj montaroj. Do ili sin kaŝis ĉe la vojo por mortigi cervojn kiam tiuj preterpasis.
+
  Ĉiuj vilaĝanoj ĉe la vojo jam sciis bone, ke estas tempo por cervoj vojaĝi de la malaltaj kamparoj al altaj montaroj. Do ili sin kaŝis ĉe la vojo por mortigi cervojn kiam tiuj preterpasos.
  
  Griza tute ne zorgis pri la konsilo de sia patro. Anstataŭ esti atentema por vojaĝi sekure, li volis hasti al la densa arbaro en la montaro. Do li senĉese paŝigis sian cervaron dum nokto, je tagiĝo kaj vesperiĝo, kaj eĉ en la sunlumo. Tio faciligis al la homoj pafi la cervojn de Griza per arkpafiloj kaj sagoj. Iuj cervoj estis mortigitaj, kaj pli multaj vundiĝis kaj mortis de doloro iom poste. Griza atingis la arbaron nur kun malmultaj cervoj restantaj vivaj.
+
  Grizo tute ne zorgis pri la konsilo de sia patro. Anstataŭ esti atentema por vojaĝi sekure, li volis hasti al la densa arbaro en la montaro. Do li senĉese paŝigis sian cervaron dum nokto, je tagiĝo kaj vesperiĝo, kaj eĉ en la tago. Tio faciligis al la homoj pafi la cervojn de Grizo per arkpafiloj kaj sagoj. Iuj cervoj estis mortigitaj, kaj pli multaj vundiĝis kaj mortis de doloro iom poste. Grizo atingis la arbaron nur kun malmultaj cervoj restantaj vivaj.
  
  La alta Bela kun glata kaj ruĝa hararo estis sufiĉe saĝa por kompreni la danĝeron de sia vojaĝanta cervaro. Do li estis sufiĉe atentema. Li sciis, ke estas sekure sin teni malproksime de la vilaĝoj kaj ĉiuj homoj. Li sciis, ke estas ne sekure vojaĝi en la tago, eĉ je la tagiĝo kaj vesperiĝo. Do li gvidis sian cervaron malproksime de la vilaĝoj kaj vojaĝis nur en la noktmezo. La cervoj de Bela atingis la montaran arbaron sekuraj kun neniu mortigita aŭ vundita.
+
  La alta Belo kun glata kaj ruĝa hararo estis sufiĉe saĝa por komprenigi la danĝeron al sia vojaĝanta cervaro. Do li sin tenis tre atentema. Li sciis, ke estas plisekure malproksimiĝi de la vilaĝoj kaj ĉiuj homoj, kaj estas ne sekure vojaĝi en la tago, eĉ je la tagiĝo kaj vesperiĝo. Do li gvidis sian cervaron malproksime de la vilaĝoj kaj vojaĝis nur en la noktmezo. La cervoj de Belo atingis la montaran arbaron sekure kaj bonorde kun neniu mortigita aŭ vundita.
  
  La du cervaroj renkontiĝis, kaj restis en la montaro ĝis fino de la rikolta sezono. Tiam ili komencis reveni al la kamparo.
+
  La du cervaroj renkontiĝis, kaj restis en la montaro ĝis finiĝo de la rikolta sezono. Tiam ili komencis reveni al la kamparo.
  
  Griza lernis neniom de la unua vojaĝo. Estis pli malvarme en la montaro, do li hastis atingi la varman malaltejon. Li estis malatentema tute kiel antaŭe. Denove la homoj sin kaŝis ĉe la vojo, atakis kaj mortigis la cervojn. Ĉiuj cervoj de Griza estis mortigitaj, manĝitaj aŭ venditaj de la vilaĝanoj. Nur Griza sola postvivis la vojaĝon.
+
  Grizo lernis neniom de la unua vojaĝo. Estis pli malvarme en la montaro, do li hastis atingi la varman kamparon. Li estis malatentema tute kiel antaŭe. Denove la homoj sin kaŝis ĉe la vojo, atakis kaj mortigis la cervojn. Ĉiuj cervoj de Grizo estis mortigitaj, kaj poste manĝitaj aŭ venditaj de la vilaĝanoj. Nur Grizo sola postvivis la vojaĝon.
  
  Bela gvidis sian cervaron same atenteme kiel antaŭe. Li kondukis ĉiujn 500 cervojn tute sekure. Kiam la cervoj estas ankoraŭ malproksimaj, la maljuna cervo diris al sia edzino: "Rigardu la cervojn venantajn al ni. Bela havas siajn sekvantojn kun si kaj Griza revenas sola lamante kun neniu ĉe si. Tiuj , kiuj sekvas saĝan kaj virtan ĉefon, estos ĉiam sekuraj. Tiuj, kiuj sekvas malsaĝan kaj malatenteman  ĉefon, kiu ĉiam pensas pri si mem, falos en malfacilaĵon kaj ruiniĝon."
+
  Belo gvidis sian cervaron same atenteme kiel antaŭe. Li kondukis ĉiujn 500 cervojn tute sekure. Kiam la cervoj estis ankoraŭ malproksimaj, la maljuna cervo diris al sia edzino: "Rigardu la cervojn venantajn al ni. Belo revenas kun ĉiuj el siaj sekvantoj kaj Grizo revenas sola lamante sen sekvantoj. Tiuj, kiuj sekvas saĝan kaj virtan ĉefon, estos ĉiam sekuraj. Tiuj, kiuj sekvas malsaĝan kaj malatenteman  ĉefon, kiu ĉiam pensas pri si mem, falos en malfacilaĵon kaj ruiniĝon."
  
  Post iom da tempo, la maljuna cervo mortis kaj renaskiĝis laŭ sia propra destino. Bela fariĝis la ĉefo de la cervaro kaj vivis longan vivon, amata kaj admirata de ĉiuj cervoj.
+
  Post iom da tempo, la maljuna cervo mortis kaj renaskiĝis laŭ sia propra destino. Belo fariĝis la ĉefo de la cervaro kaj vivis longe, amate kaj admirate de ĉiuj cervoj.
  
  La moralinstruo estas: Saĝa ĉefo konsideras la sekurecon de siaj sekvantoj antaŭ ĉio.
 
Nuna versio ekde 00:26, 20 Aŭg. 2014