11. Antaŭvido de la Bramano: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '11. Antaŭvido de la Bramano   Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis pavi per ...')
 
 
(2 intermediate revisions by one other user not shown)
Linio 1: Linio 1:
11. Antaŭvido de la Bramano
+
  11. Antaŭvido de la Bramano
  
  Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.  
+
  Iam antaŭe estis bramano. Li fanfaronis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis paradi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.  
  
  Vidinte tion, oni demandis: "Pro kio vi ploras?"  
+
  Vidinte tion, oni demandis al li: "Pro kio vi ploras?"  
  
  La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."
+
  La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi kordoloras pro la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."
  
  Oni konsolis lin: "La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?"
+
  Oni konsolis lin: "La homa vivo estas malfacile aŭgurebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos en la supozita tempo. Kial vi ploras anticipe pro tio?"
  
  La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."  
+
  La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."  
  
  Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron.
+
  Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.
  
 
  Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."
 
  Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."
Linio 17: Linio 17:
 
  Ili ekkredis kaj estimis lin.
 
  Ili ekkredis kaj estimis lin.
  
  Por akiri famon kaj profiton, iuj el kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogas, ke li atingis frukton. Iuj malsaĝuloj murdis homojn por ŝajnigi sin bonkora, kaj pro tio senlime suferos en la estonteco. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.
+
  Por akiri famon kaj profiton, iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogis, ke ili jam atingis sukceson de la religia praktikado. Iuj malsaĝuloj murdis homojn por sin ŝajnigi bonkoraj, kaj pro tio senfine suferos en la estonteco. Ili similis al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.

Nuna versio ekde 01:31, 11 Feb. 2014

  11. Antaŭvido de la Bramano

  Iam antaŭe estis bramano. Li fanfaronis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis paradi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.

  Vidinte tion, oni demandis al li: "Pro kio vi ploras?"

  La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi kordoloras pro la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."

  Oni konsolis lin: "La homa vivo estas malfacile aŭgurebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos en la supozita tempo. Kial vi ploras anticipe pro tio?"

  La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."

  Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.

  Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."

  Ili ekkredis kaj estimis lin.

  Por akiri famon kaj profiton, iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogis, ke ili jam atingis sukceson de la religia praktikado. Iuj malsaĝuloj eĉ murdis homojn por sin ŝajnigi bonkoraj, kaj pro tio senfine suferos en la estonteco. Ili similis al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.