10. Konstruado de trietaĝa domo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  10. Konstruado de trietaĝa domo

  Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan ĉe la gastiganto. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne havas malpli da riĉaĵo ol li, kial mi ne konstruigu tian etaĝdomon?”

  Li tuj venigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiu de la alia riĉulo?”

  La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem.”

  La riĉulo diris: “Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ.”

  La ĉarpentisto ekkonstruis bazon por la etaĝdomo.

  Vidinte tion, la riĉulo ne komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li do demandis suspekteme:”Kion vi faras?”

  La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.”

  La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuperajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon.”

  La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsuperaj du etaĝoj?”

  La malsaĝulo ripetis: “Mi ne volas la malsuperajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon.”

  Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: “Kiu povas konstrui la superan etaĝdomon sen la malsuperaj!”

  Iuj el la kvar specajn disĉiplojn de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diras: “Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.