1. Malsaĝulo manĝas salon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  1. Malaĝulo manĝas salon   Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la g...')
 
Linio 1: Linio 1:
  1. Malaĝulo manĝas salon
+
  1. Malsaĝulo manĝas salon
  
 
  Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en lian manĝaĵon.  
 
  Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en lian manĝaĵon.  

Kiel registrite je 21:11, 7 Jan. 2014

  1. Malsaĝulo manĝas salon

  Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en lian manĝaĵon.

  Trovinte, ke la manĝaĵo estas pli bongusta, li pensis: “La manĝaĵo bongustiĝis pro la salo. Iom da manĝaĵo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, do pli da salo faros la manĝaĵon des pli bongusta.”

  La malsaĝulo ekmanĝis nur salon pro manko de saĝo . Tio damaĝis lian gustorganon kaj suferigis lin.

  Iuj praktikantoj de aliaj religioj aŭdas, ke oni povas atingi sukceson per abstinado de manĝado, ili do tion faris dum sep aŭ dekkvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin, anstataŭ helpi al ili atingi sukceson. Ili similas al la malsaĝulo, kiu manĝis salon opiniante, ke la salo estas bongusta, sed fine suferis pro tio.