1. 41-45

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  41. D: Kvankam la Budho kompatis la malfortunajn kaj suferantan popolon, tamen li neniam admonis ilin ribeli kontaŭ siaj regantoj, ĉu vere?

  R: Vere. La Budho neniam instruis popolon kion fari kontraŭ siajn regantojn. Li ĉefe instigis ilian toleremon en reala vivo ĉar li ĉefe instruis ilin kiel forigi sian internan maltrankvilecon kaj atingi liberecon, kaj diris al ili, ke ĉesigi malbonon kaj fari bonon en la nuna mondo povas konduki al ili feliĉon kiel efekton en la estonta vivo. Aliflanke, lia penso ludis pozitivan rolon en tiama socio, ĉar li rifuzis la teorion de Bramana teokratio, proklamis la egalan pozicion de ĉiuj homoj kaj malkovris la veron de efemereco de ĉiuj estaĵoj (anicca).

  42. D: Kio estis la stato de ideologia sfero en Hindio en tiu tempo?

  R: Simile al la Printempa kaj Aŭtunan kaj Milita periodoj en Ĉina historio, en Hindio ankaŭ estis periodo “cent skoloj de pensoj en disputado”. Ĝenerale parolante, tie ekzistis du ĉefaj ideologiaj tendencoj: unu estis la skolo de ortodokse bramana penso, kaj la alia, diversaj skoloj de hereza kontraŭbramana penso. Budhismo apartenis al la lasta.

  43: D: Kio estis la fundamenta ideoj de Bramanismo?

  R: Bramanismo estis politeismo kun monoteista enhavo. Ĝi adoras diversajn diojn de naturo, prezentas oferaĵojn kaj preĝojn por benoj kaj detenado de fatalaĵoj, sed kredis bramon kiel la superan estaĵon, kiu kreis la tutan universon. Bramo naskis bramanojn el sia buŝo, Kŝatrijojn el sia ŝultro, Vaiŝjojn el sia ventro kaj Ŝudrojn el siaj piedoj. Do la socia pozicio de la kvar kastoj, noblaj aŭ humilaj, estis deciditaj laŭ tio. Do la popolo sintenas fidela al la volo de Bramo kaj kredas je Vedo. Ordinara popolo devis servi al la bramanoj, kaj rigore obeis la kastan sistemon. Kun la disvolviĝo de Bramanaj doktrinoj, en unu flanko, Bramo estis rigardita kiel esenco de universo aŭ la plej alta principo de la universa origino en la abstrakta senco. En la alia flanko, laŭ individua vidpunkto, Atmano estis konsiderita kiel reganto aŭ esenco de la individuo, la persona korpo kiel liaj agoj. Tiel la fenomeno de ekstera mondo ankaŭ leviĝis el Atmano. Do venis sugesto: Bramo kaj Atmano ne devas esti du, sed unu kaj sama. Do tion, kion popolo devas strebi por atingi estis stato de harmonio inter Atmano kaj Bramo per sinkulturado. En tiu ĉi maniero, ili povus eviti la suferadon de samsaro kaj atingi plej altan liberiĝon.

  44: D:Kiom da kontraŭ-bramaj skoloj troviĝis en tiu tempo? R: Budhismaj verkoj menciis 96 kontraŭbramanajn skolojn, el kiuj ses estis eksterordinaraj, kaj iliaj kreintoj estis menciitaj en la verkoj kiel Ses Instruistoj. Unu el la ses estis Nigato Nataputo, la fondinto de Ĝaino. La aliaj kvin estis Purano Kasapo, Mikali Gosalo, Aĝito Kesakambalo, Pakudo Kaĉajano kaj Sanĝajo Belatiputo. El ĉiuj tiuj skoloj nur Ĝino ankoraŭ ekzistas kaj havas verkojn, kiujn oni povas pristudi. La aliaj ne havas siajn proprajn notojn, sed oni povas trovi fragmentojn pri ili en libroj de rivalaj skoloj, kiuj provokis iliajn doktrinojn. Iuj el ili estis dubemuloj neintaj la rilaton de kaŭzo kaj efekto; Iuj subtenis la voluptajn dezirojn; dum aliaj instigis asketajn praktikadojn. Kaj aliaj estis materialistoj, kiuj kredis, ke vivestaĵoj estas konsistitaj el kvar elementoj (t.e. La kvar elementoj de tero, akvo, fajro kaj aero), kaj diskonsistiĝas kaj pereiĝas post la morto kun neniu futura vivo.

  45: D: Kio estis la rilato inter Budhismo kaj aliaj religiaj skoloj aŭ sektoj?

  R: Budhismo ne nur neis la bramanajn doktrinojn, sed ankaŭ oponis kontraŭ tiuj de diversaj kontraŭbramanaj skoloj. Sed Budhismo, Bramanismo kaj aliaj religioj havis iom da komunaj ideologiaj devenoj. Kvankam Budhismo adoptis iujn ideojn de aliaj skoloj, ĝi prezentis novajn interpretadojn laŭ sia propraj teorioj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) kaj Karmo. Ekzemple “kaŭzo kaj efekto de tri periodoj de tempo” (Hetu-phala of tajo addha) instruas, ke agoj en la pasinta vivo kondukis al la nuna efekto, kaj agoj en la nuna vivo produktos efekton en futura vivo kaj la teorio de “vivcirkloj en la ses statoj”, kiuj instruas, ke sur la bazo de ies propraj bonaj aŭ malbonaj kondutoj tiu povos renaskiĝi en ĉielo kiel dio aŭ sur la tero kiel homo, aŭ fariĝos aŝuro-- batalema dioeca vivestaĵo, aŭ kiel besto aŭ demono, aŭ naskiĝi en infero; ĉiuj vivestaĵoj naskiĝas supren aŭ malsupren kiel rulanta rado, tra la ses statoj (gatis) de ĉielo (devapgati) homa mondo (manussa-gati), asura regno (asuratta), infero (naraka-gati); demona stato (peta-gati) kaj besta mondo (tiraĉana-yonika), en senfine ripetaj cirkloj de renaskiĝo aŭ reenkarniĝo (samsara); kaj la teorio de miksanta konsisto el kvar elementoj (cattari mahabhuta), kiuj ests tero, akvo, fajro kaj aero. Budhismo ankaŭ akceptis iom da tradiciaj konceptoj pri astronomio kaj geografio.

  Budhismo ne neis la ekzistecon de dioj de Bramanismo, tamen malaltigis ilian pozicion al tiuj de vivestaĵoj kaj kredis, ke ankaŭ ili ne povas liberiĝi la suferoj de samsaro. Budhismo opinias, ke Bramo estas dio en la Deva-gati, kiu povos fali en inferon. Ni povos reveni al tiuj demandoj poste.