1-9. La rakonto de Monaĥo Nanda

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  1-9. La rakonto de Monaĥo Nanda

  Eĉ kiel Pluvo penetras

  Domon malbone tegmentitan

  Voluptemo same penetras

  Menson malbone kultivitan

  Kiel pluvo ne penetras

  Domon bone tegmentitan

  Voluptemo neniam penetras

  Menson bone kultivitan

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Monaĥo Nanda, sia kuzo. Konsciante, ke estas ĝusta tempo por la Budho viziti sian patron, Estimata Kaludaji priskribis la belecon de la vojaĝo kaj kondukis la Budhon kaj lian sekvantaron de multaj arahantoj al Kapilavasto. Tie akompanate de siaj familianoj, la Budho pluvigis darman pluvon pri la Vesantara Jatako. En la sekvinta tago li eniris la urbon por almozpeto. Lia patro atingis la frukton de Konvertiĝo aŭdinte lian versaĵon “Homo devas peni kaj ne havi malatentan vivon.” kaj Maha Paĝapati atingis frukton de konvertiĝo kaj lia patro atingis frukton de dua grado aŭdinte lian versaĵon “Homo devas vivi honeste”.

  En la sekvinta tago, dum la asperga, festena kaj geedziĝa ceremonioj de Reĝido Nando, la Budho eniris por peti almozon. Li metis sian bovlon en la manojn de Reĝido Nando kaj benis lin. Poste, li stariĝis de sia sidejo kaj forlasis sen preni la bovlon el la manoj de la reĝido. Pro estimo al la Budho, Reĝido Nando ne kuraĝis diri: “Sinjoro, ricevu vian bovlon,” sed li pensis, ke la Budho prenos ĝin ĉe la supro de la ŝtuparo. Sed la Budho ne prenis ĝin. Nando pensis: “Li prenos sian bovlon ĉe la malsupro de la ŝtuparo.” Sed la Budho ne prenis ĝin tie. Nanda pensis: “Li prenos sian bovlon en la palaca korto.” Sed la Budho ankoraŭ ne prenis ĝin eĉ tie. Reĝido Nando deziregis reveni al sia novedzino, kaj sekvis la Budhon kontraŭvole. Sed lia estimo al la Budho estis tiel granda, ke li ne kuraĝis diri: “Ricevu vian bovlon,” anstataŭ daŭre sekvi la Budhon pensante: “Li prenos sian bovlon ĉi tie! Li prenos sian bovlon tie! Li prenos sian bovlon tie!”

  Tiam oni informis lian novedzinon Janapadakaljani, ĉarmulino de la tuta lando: “Sinjorino, la Honorulo forkondukis Reĝidon Nando. Li intence rabas lin de vi.” Do Janapadakaljani tuj postkuris Reĝidon Nanda laŭeble plej rapide kun larmoj fluantaj el la vizaĝo kaj haroj duonkombitaj. Ŝi kriadis al li: “Nobla sinjoro, bonvolu tuj reveni!” Ŝiaj vortoj tremigis la koron de Nando, sed la Budho eĉ ne reprenis sian bovlon. Li kondukis Nandon en la monaĥejon kaj diris al li: “Nando, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?” La estimo de Reĝido Nando al la Budho estis tiel granda, ke li sin detenis de diro: “Mi ne volas fariĝi monaĥo,” sed respondis anstataŭe, “Jes, mi volas fariĝi monaĥo.” La Budho diris: “Bone, faru Nandon en monaĥon”. Tiel okazis, ke monaĥigis Nandon en la tria tago post sia reveno al Kapilavasto.

  Kiam la Budho loĝis en Ĝetavano, Nando malkontentiĝis kaj diris al la monaĥoj pri sia problemo. Li diris: “Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi regiane. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni la malsupera vivo, la vivo de laikulo.”

  Informiĝinte pri tio, La Budho sendis por Nando kaj diris al li: “Nando, ĉu vere vi diris al multaj monaĥoj, ‘Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi regiane. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni la malsupera vivo, la vivo de laikulo.’” “Jes, estas vere, sinjoro.” “Sed Nando, kial vi malkontentiĝis pri via nuna religia vivo? Kial vi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikulo?” “Sinjoro, kiam mi forlasis mian domon, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani kun haroj duonkombitaj adiaŭis min, dirante, “Nobla sinjoro, bonvolu tuj reveni!’ Sinjoro, ĉar mi daŭre sopiras al ŝi, mi malkontentiĝis pri mia nuna religia vivo; kaj mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn perceptojn kaj reveni al la malsupera vivo, la vivo de laikulo.” Poste la Budho prenis Nandon je la brako kaj kondukis lin al Ĉiela Mondo Tridek-tri per sia eksterordinara povo. Sur la vojo la Budho montris al Nando avidan simiinon sidantan sur bruligita ŝtupo en iu bruligita loko. Ĝi perdis orelojn, nazon kaj voston en fajro.

  Kiam ili atingis Ĉielon Tridektri, li montris kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, kiuj venis por servi Sakaon, Reĝon de dioj. Kiam la Budho montris tiujn vidaĵojn al Nando, li demandis: “Nanda, kiu laŭ vi estas pli bela kaj ĉarma, via nobla edzino Ĝanapadakaljani, aŭ tiuj kvincent rozkpiedaj ĉielaj nimfoj?”

  “Sinjoro,” respondis Nando, “Komparate kun tiuj kvincent rozpiedaj ĉlelaj nimfoj, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani estas malpli bela ol la avida simiino, kiu perdis siajn orelojn, nazon kaj voston.”

  “Ĝoju, Nanda!” respondis la Budho, “Mi garantias, ke vi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn.” Nando diris: “Se la Honorulo garantias, ke mi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉelajn nimfojn, estos plezuro por mi vivi la sanktan vivon de religiano.”

  Ekde tiam Nando sole praktikis atente, fervore kaj decideme retiriĝinte de la mondo malgraŭ la malestimo de aliaj monaĥoj pri tio, ke li strebas por akiri ĉielajn nimfojn. Post nelonge, li atingis la plej altan celon de la religia vivo en tiu ĉi vivo. Tiam li eksciis: “Naskiĝo finiĝis, La sankta vivo jam pasis, la devo jam plenumiĝis. Mi ne plu venos al tiu ĉi mondo.” kaj li fariĝis alia pliaĝulo inter Arahantoj.

  Dum la nokto Nando proksimiĝis al la Budho kaj diris jene: “Mi rezignas la garantion faritan de la Budho, ke mi gajnos kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn.” La Budho respondis: “Nando, mi mem kaptis vian menson per la mia.” La monaĥoj ekdiris: “En antaŭaj tagoj li kutime diris, ‘Mi malkontentiĝis.’ sed nun li diras "Mi estis malsaĝa korinklinante al vivo de laikulo.’” Kaj ili senprokraste iris kaj raportis la aferon al la Budho.

  Estas necese, ke domo havas bone kovritan tegmenton. Se la tegmento estas malbona, pluvo trairas en la domon. Kiel malbone kovrita tegmento enlasas pluvoakvon, ne kulturita temperamento ankaŭ estas malferma al pasioj. La temperamento ne kulturita estas entrudebla facile por pasio.

  Kiam la domo estas protektita de bona tegmento, neniu estas damaĝota de pluvo, ĉar pluvakvo ne povas trairi. En la sama maniero, bone kulturita temperamento ankaŭ ne permesas pasion trapasi. Do bone kulturita temperamento ne povos esti penetrita de pasioj.