1-2. La rakonto de Mandakundalio

El Vikio BRE
Redakto de 17:42, 29 Okt. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  1-2. La rakonto de Mandakundalio

  “Menso iras antaŭ ĉiuj travivaĵoj.

  Menso estas ilia ĉefo, ili estas farita de la menso.

  Se oni parolas aŭ agas

  kun klara kaj konfida menso,

  Feliĉo sekvas rezulte de tio

  Kiel homa ombro neniam forlasebla.”

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Savasto, la Budho diris tion rilate al juna bramano Matakundalio’

  Matakundalio estis juna bramano. Lia patro Adinapubako estis tre avara kaj neniam donis almozon. Eĉ la orajn ornamaĵojn por lia sola filo li mem faris por ŝpari laborkotizon. Kiam lia filo malsaniĝis, li ne petis helpon de kuracisto ĝis estis tro malfrue por savi la filon. Kiam li konsciis, ke la filo estas mortanta, li portis lin eksteren sur la verando por neniu venanta al lia domo vidi liajn havaĵojn.

  Tiumatene la Budho finis la kompateman meditadon kaj vidis per sia supernatura scio, ke Matakundali kuŝas malsana sur la verando. Do la Budho staris ĉe la pordo de bramano Adinapubaka kiam li iris en urbon Savasto por almozpeti manĝajon kun siaj disĉiploj. La Budho elsendis faskon da lumradio kaj altiris la atenton de la junulo, kiu kuŝas fronte al la interno de la domo. La junulo vidis la Budhon, sed li estis tre malforta, kaj povis esprimi sian kredon en la menso. Sed tio estis sufiĉa. Post kiam li forpasis kun sia kredo al la Budho, li renaskiĝis en Tavatirsa ĉielo.

  De sia ĉiela loĝejo, Matakundalio vidis sian patron funebrantan ĉe lia tombejo. Li aperis antaŭ la maljunulo en sia antaŭa formo. Li diris al la patro pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo kaj urĝigis lin inviti la Budhon al manĝo. En la domo de Anidapubako oni demandis, ĉu homoj povas renaskiĝi en ĉiela mondo nur per sia kredo en la menso sen doni almozon aŭ observi moralajn preceptojn. La Budho invitis Matakundalion aperi en la nuna formo. Matakundali sin montris en siaj ĉielaj ornamaĵoj kaj diris al ili pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mond. Nur tiam la aŭskultantoj konvinkiĝis, ke la filo de bramano Adinapubako atingis tiel grandan gloron per la sia kredo en la menso al la Budho.

  Ĉiuj homaj travivaĵoj venas el siaj pensoj. Se liaj pensoj estas bonaj, la vortoj kaj kondutoj estas ankaŭ bonaj. La rezulto de bonaj pensoj, vortoj kaj kondutoj estos feliĉo. La feliĉo neniam forlasas homon, kies pensoj estas bonaj. Feliĉo ankaŭ ĉiam sekvos lin kiel lia ombro neniam forlasas lin.