1-2. La rakonto de Mandakundalio

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  1-2. La rakonto de Matakundalio

  “La koro estas la centro de ĉio,

  ĝi mastras ĉion,

  ĉio estas farita de ĝi.

  Se vi parolas kaj kondutas el pura koro,

  la feliĉo sekvas vin

  same kiel la ombro senforlase.”

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho diris tion rilate al juna bramano Matakundalio’

  Matakundalio estis juna bramano. Lia patro Adinapubako estis tre avara kaj neniam donis almozon. Eĉ la orajn ornamaĵojn por lia sola filo li mem faris por ŝpari pagon al metiistoj. Kiam lia filo malsaniĝis, li ne petis helpon de kuracisto ĝis estis tro malfrue por savi la malsanulon. Kiam li konsciis, ke lia filo estas mortanta, li portis lin eksteren sur la verando por ke neniu veninta al lia domo vidu liajn havaĵojn.

  Tiumatene la Budho finis la kompateman meditadon kaj vidis per sia supernatura scio, ke Matakundalio kuŝas malsana sur la verando. Do la Budho staris ĉe la pordo de bramano Adinapubako kiam li iris en urbon Sravastio por almozpeti manĝajon kun siaj disĉiploj. La Budho elsendis faskon da lumradio kaj altiris la atenton de la junulo, kiu kuŝas fronte al la domo. La junulo vidis la Budhon, sed li estis tro malforta por saluti lin. Li nur povis esprimi sian kredon en la menso. Sed tio estis sufiĉa. Post kiam li forpasis kun sia kredo al la Budho, li renaskiĝis en Tavatirsa ĉielo.

  De sia ĉiela loĝejo, Matakundalio vidis, ke lia patro funebras ĉe lia tombejo. En sia antaŭa formo li aperis antaŭ la maljunulo. Li diris al la patro pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo kaj urĝigis lin inviti la Budhon al manĝo. En la domo de Adinapubako oni demandis, ĉu homo povas renaskiĝi en ĉiela mondo nur per sia kredo en la menso sen doni almozon aŭ observi moralajn regulojn. La Budho invitis Matakundalion aperi en la nuna formo. Matakundalio sin montris en siaj ĉielaj ornamaĵoj kaj diris al ili pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo. Nur tiam la aŭskultantoj konvinkiĝis, ke la filo de bramano Adinapubako atingis tiel grandan gloron per la sia kredo al la Budho.

  Ĉiuj travivaĵoj de homo venas el liaj pensoj. Se iliaj intencoj estas bonaj, liaj vortoj kaj kondutoj estas ankaŭ bonaj. La rezulto de bonaj pensoj, vortoj kaj kondutoj estos feliĉo. La feliĉo neniam forlasas homon, kies pensoj estas bonaj. La feliĉo ankaŭ ĉiam sekvos lin kiel lia ombro neniam forlasas lin.