1-16. Klopodo por iluminiĝo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

 16. Klopodo por iluminiĝo

  En la nokto post manĝado de la bongusta rizo oferita de Suĝata, Gotamo iris al Gajo kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj krucitaj, Gotamo faris firman decidon: "Eĉ se detruiĝos miaj haŭto, nervoj kaj ostoj, kaj sekiĝos mia sango, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo."

  Li meditis per la metodo atenti pri sia spirado. Estis antaŭnokto de la plena luno. En la unua periodo de la nokto multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel malica dio Marao kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. En lia koro aperis pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.

  En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.