1-14. Ses jaroj en serĉado

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  14. Ses jaroj en serĉado

  Forlasinte sian duan instruiston Udaka, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis sian kvin amikojn Kondana, Badiĝa, Vapa, Mahanama kaj Asaĝi. Forlasinte la luksajn palacon kaj vivon, ili fariĝis asketoj aŭ studentoj pri la vivo, kaj vivis mallukse. Ili iris al Uruvela. Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.

  “Mi praktikos asketismon ĝis plej alta grado,” decidis Gotamo. “Tio estas la vojo por akiri saĝon.” Li praktikis fastadon, kio estas unu el la plej bonaj metodoj por akiri saĝon laŭ onia opinio. Li tenis sian vivon per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste tute per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambaŭaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro, kaj liaj okuloj kaviĝis profunde kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel vivanta ostaro sen karno. Li suferis de teruraj doloro kaj malsato, sed li persistis en la meditado.

  Alia metodo por torturi sian korpon estas, ke oni sin detenas de spirado por longa tempo ĝis li percepas grandan doloron en siaj oreloj, kapo kaj la tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la la periodo de plena luno kaj nova luno li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti en malnovaj ĉifonaĵoj kolektitaj de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.

  Dum ses longaj jaroj li faris tiujn praktikadojn. Kvankam li klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li ankoraŭ trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: “Tiuj rigorecoj ne estas la vojoj al iluminiĝo.” Li iris almozi tra la vilaĝo por resanigi sian korpon. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin kun malespero. Alpreninte siajn bovlojn kaj robojn, ili forlasis lin, ne plu volante fari ion ajn por Gotamo.