1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara

El Vikio BRE
Redakto de 10:43, 15 Maj. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  12. Ofero de Reĝo Bimbisara

  De Rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulon. Li hazarde vagis al Urbo Rajagaga, kie vivis Reĝo Bimbisara. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj petante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin “Asketo” aŭ “Asketo Gotama”, sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.

  Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre amike kaj ĝentile. Ni ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.

  Iuj homoj iris al la reĝo kaj raporti: “Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun Iuj homoj nomas ‘Asketo Gotama’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne similas al almozulo.”

  Apenaŭ Reĝo Bimbisara aŭdis la nomon “Gotama”, li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de Reĝo Sudodana, lia amiko. Li iris al la reĝido kaj demandis lin: “Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉitie kaj mi donos al vi duonon de mia regno.”

  “Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi tion faros,” dirinte, Asketo Gotamo foriris.