1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

12. Ofero de Reĝo Bimbisaro

  De Rivero Anomo, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulo. Li hazarde vagis al Urbo Raĝagaho, kie vivis Reĝo Bimbisaro. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj kolektante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin "Ŝakjamunio" aŭ la Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin "Asketo" aŭ "Asketo Gotamo", sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.

  Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre sincere kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.

  Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: "Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun iuj homoj nomas ‘Asketo Gotamo’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne simila al almozulo."

  Apenaŭ Reĝo Bimbisaro aŭdis la nomon "Gotamo", li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodano. Li tuj iris al la reĝido kaj demandis lin: "Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉi tie kaj mi donos al vi duonon de mia regno."

  "Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn aliajn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi daŭre klopodos por tio." Dirinte, Asketo Gotamo foriris.