1-11. La rakonto de Upasako Damiko

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  1-11. La rakonto de Upasako Damiko

  En la nuno kaj estonteco

  Same ĝojas faranto de merito.

  Li estas ĝoja kaj feliĉa

  Vidinte sian puran karmon.

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi versaĵon rilate al laika budhano Damiko.

  Iam en Sravastio vivis laika budhano nomata Damiko, kiu estis virta kaj oferema. Li malavare oferis manĝajon kaj aliajn bezonaĵojn al monaĥoj regule kaj ankaŭ en specialaj okazoj. Fakte, li estis estro de budhaj kvincent virtaj laikaj disĉiploj en Sravastio. Damiko havis sep filojn kaj sep filinojn, kaj ili ĉiuj estis virtaj kaj oferemaj kiel sia patro. Kiam Damiko grave malsaniĝis kaj kuŝis sur la morta lito, li petis la Samgon veni al sia lito kaj reciti sanktajn tekstojn. Kiam la monaĥoj recitis la Mahasatipatanan Sutron, ses ornamitaj ĉaroj venis el ses ĉielaj mondoj por bonvenigi lin al respektivaj mondoj. Damiko admonis ilin atendi momenton por ne ĝeni la sutrorecitadon. Sed la monaĥoj pensis, ke li petis ilin halti, do ili ĉesigis sian recitadon kaj forlasis.

  Momenton nelonge, Damiko diris al siaj infanoj pri la ses ornamitaj ĉaroj atendantajn lin. Li decidis elekti la ĉaron el la Tusita mondo kaj petis iun el siaj infanoj ĵeti florkronon al ĝi. La florkrono hokiĝis de la ĉara jugo kaj pendis en la aero. Amaso da homoj nur vidis la florkronon pendantan en la ĉielo, sed ne la ĉaron. Damiko diris: “Ĉu vi vidas la florkronon?” “Jes, ni vidas ĝin.” “La florkrono pendis sur la ĉaro veninta el la mondo de Tusitaj Dioj. Mi iros al la mondo de la Tusitaj Dioj. Do ne malĝoju. Se vi deziras renaskiĝi kun mi, faru meritajn laborojn kiel mi.” Poste li forpasis kaj renaskiĝis en la Tusita mondo. Tiel la virtulo ĝojas en tiu ĉi mondo kiel en la sekva. Post kiam la monaĥoj revenis en la monaĥejon, la Budho demandis ilin, “Monaĥoj, ĉu la laika disĉiplo aŭdis la Darmon?” “Jes, Sinjoro, sed dum la recitado li kriis ‘Haltu! Haltu!’ kaj ĉesigis nin. Poste liaj filoj kaj filinoj ekploris, do ni forlasis.” “Monaĥoj, li ne parolis al vi.Ses feoj en ses ĉielaj ĉaroj venis el ses mondoj de dioj. Ili proponis, ke la laika disĉiplo iru kun ili, sed la laika disĉiplo ne volis ĝeni la dharmon, do li parolis al ili.” “Ĉu vere, Sinjoro?” “Jes, vere, monaĥoj.” “Sinjoro, kie li renaskiĝis nun?” “En la mondo de la Tusitaj Dioj, monaĥoj.”

  “Sinjoro, lastatempe li vivis inter siaj familianoj ĝojplene kaj nun li denove iris al loko de feliĉo kaj renaskiĝis tie.” “Jes, monaĥoj. Ili estas atentemaj. ili estos same feliĉaj en ambaŭ nuna kaj estonta lokoj, ĉu ili estas laikuloj aŭ monaĥoj.”

  Saĝa homo faras bonajn kondutojn. Farinte tiujn bonajn kondutojn li ĝojas tie en tiu ĉi mondo. Li same ĝojas en la posta vivo same bone. Li ĝojas vidinte la purecon de sia meritoplenaj kondutojn. Li estas tute ĝojplena vidinte la bonecon de siaj kondutoj.