你认为佛教是科学的吗?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?

  Respondo: Antaŭ la respondado, estas plej bone ke ni difinu la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo laŭ la faktoj de oniaj vidoj kaj pruvoj por ekspliki la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Ĝi estas branĉo de scioj, ĉion el kiuj oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la esencaj instruoj de Budhismo, la Kvar Noblaj Veroj, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero klarigas, ke sufero havas naturan kaŭzon: la avidon, kiun oni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, Sufero estas forigebla ne per dependo al supera estulo, kredo aŭ preĝoj, sed simple per forigo de ĝia kaŭzo. Tio estas komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de konduto en specialaj manieroj. Kaj la konduto estas ankaŭ pruvebla. Budhismo forigas koncepton de superhomo en la maniero, ke scienco eksplikas la originon kaj okazon de la universo per terminoj de naturaj leĝoj. Ĉio ĉi bone montras la sciencan sintenon. Krome, la konstanta konsilo de la Budho, ke ni ne blinde kredu sed esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto, sendube havas sciencan naturon. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris:

   "Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ rumoro aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo de ideo aŭ alies ŝajna kapablo kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunto de saĝuloj kaj ke ĝi kondukas al feliĉo, kion oni pruvas per praktikado kaj observado, tiam sekvu la aferon." A.I,188

  Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:

   "La estonta religio estos kosma religio. Ĝi superos personan dion kaj evitos dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi devus baziĝi sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj aferoj naturaj, psikaj kaj ankaŭ komunecaj. Budhismo konformas al ĉi tiu priskribo. Se estas ia religio, kiu povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi certe estus neniu alia krom Budhismo."   

问:你认为佛教是科学的吗?

  答:在回答之前,我们最好来明确一下“科学”这个词的意思。在字典里科学是知识的意思,是按照人们所见的事实而行成的系统,用来解释一般自然的规律的证据。它是知识的分支,人们可以从中把所有一切都研究精确。虽有些佛教的形式不符合这个定义,然而佛陀教诲的本质---四圣谛,却最符合这个定义。第一谛---苦谛的苦,它是一种体验,并能从中说明、体验、衡量的。第二谛---集谛解释这个苦是有它本性的原因:贪欲也是可以去说明、体验、衡量的。我们不能用形式上的概念或神话的术语来解释这个苦。按照第三谛--灭谛,苦是可以去除掉的;它并是依靠超人的事物、信仰或祈祷。然而就是简简单单去除它的因就可以了。这是完全可以理解的。第四谛---灭谛是去苦的办法,它已经完全于形式上的东西没任何联系;它只是需要依靠一些特定方式的行为,而且这些行为也是可以验证的。佛教去苦的概念于科学用自然规律的术语来解释宇宙的起源和原因是一样的。这是刚好也展示了科学的态度。 佛陀永恒不变的劝告就是要我们不要盲目的信仰,而是要依照我们自己的亲身体验去研究、考查和思索。无疑这就是科学的本性。在卡拉玛所问经中佛陀这样说道:

  不要依照启示或者传统,不要依照喧哗或圣典,不要依照谣言或唯一的逻辑,不要依照一个理想的偏见或某个人似乎有的能力,不要依他是我们的导师的理想。要当我们很清楚了解这件事情是好的了、是不会犯罪的、它是被智者所称赞的时候;它可以引导人们走向幸福,而这个幸福是人们可以用实践和遵守能证实它的时候。这个时候我们再来跟随这个事物。

  我们可以这样说虽然佛教不是完全科学的,但它却实含有很强的科学意义。它肯定是比其他宗教更科学的。21世纪最伟大的科学家爱迪生这样意味深长的说道:

  未来的宗教是宇宙性的宗教,它将在人的神之上,它将可以避免教条和术语。它将覆盖在自然和精神两个范围上。它必须建基于宗教的意义上,而这个意义来自于关于所有物质、精神和有共同性的事物中。而佛教非常符合这种描述。如果有一种宗教它将可以满足未来科学的需求,它除了是佛教之外再没有别的宗教了。