你一定会高高地评价佛教,那么我猜想你只认为你的宗教是真的,别的宗教全是假的?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Vi certe alte taksas Budhismon, do mi supozas, ke vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.

  Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵo ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke sintena kaj konduta ŝanĝoj estas necesaj por plibonigi la nunan situacion de homaro. Ĉiuj instruas moralon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, donacemon kaj socian respondecon. Ĉiuj konsentas, ke ekzistas ia formo de perfekteco. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priparoli kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, memfiero kaj sinpravigo.

  Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Tio estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. ĝi estas cawan." Poste la anglo prenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin: "Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi certe estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi devas esti bei." Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, la utileco de la taso estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenton, sed trinku; ĉesu kverelon, sed sensoifigu vin." Jen estas budhana sinteno al aliaj religioj.

   问:你一定会高高地评价佛教,那么我猜想你只认为你的宗教是真的,别的宗教全是假的?

   答:没有一个真正明白佛教的佛教徒会人认为其他的宗教是错误的,也没有一个经过勤奋和豁达的研究过别的宗教的佛教徒(人)会这样想。当你研究其他宗教时,首先你会看看他们有多少共同处。所有的宗教都承认人们的生活现况不是令人满意的。大家都相信为了改善当今人类的环境,必须改变心态和行为。大家提倡的伦理道德教育,都包含了:爱、善良、忍耐、惠施和社会责任的这种道理。大家都同意存在某种完美的形式。他们用不同的语言、名字和象征来讨论和解释这些事情。也只有人们狭隘执着于自己的观点时,才会出现不能宽忍、自傲和自以为是。

  假设英国人、法国人、中国人和印度尼西亚人都看着一个杯子。英国人说:“这是cup。”法国人回答:“不,它不是cup而是tasse”。而中国人却评论起来:“你们两个搞都错了,它应该是杯子。”最后印度尼西亚人嘲笑他们道:“你们多么笨呀!它是cawan。”过了一会儿英国人取出字典来给他们看说道:“我的字典是这样写的,我可以证明它是cup,。”“那你的字典错了,”法国人嚷到:“我的字典明明记载着它是tasse。”中国人轻蔑地说道:“我的字典比你们的字典要早千百年呢,再说讲汉语的人比讲其他语言的人更多在,所以它一定是杯子。”在他们相互争吵和辩论不休时,另外一个人走进来,用茶杯喝水后对他们说道:“无论我们叫它:cup, tasse, 杯子 还是cawan, 它都是用来装水和喝水的;不要辩论了,喝水吧;不要争吵了,用它来止渴吧。这也就是佛教徒对其他宗教徒的态度。