但是我听到传说,说佛教徒是崇拜偶像的

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro oni difinas idolon kiel "bildon aŭ statuon adoratan kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estis dio, do kiel ili povus kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti siajn diversajn kredojn. En Taŭismo, la desegno de "Jino kaj jango" estas uzata por simboli konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, la fiŝo estas uzata kiel simbolo de Krista ĉeesto kaj la kruco estas uzata kiel simbolo de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstaŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.

  问:但我听说,佛教徒是崇拜偶像的。

  答:这种说法表明偶像制作者的误解。在词典里人们给偶像这个词下的定义是“被当作象神一样被崇拜的图画和塑像。”我们己经知道佛教徒完全不相信佛陀是神灵,那么他们怎么会相信一块木头或者一片金属是神灵呢?所有的宗教都会利用一些象征物来表示他们不同的信仰。道教中那个阴阳图案就是象征事物对立的统一;在锡克教里那把剑就用来象征心灵斗争;基督教用鱼来表示基督的存在,用十字架上来象征他的献身。佛教里佛像就使我们记起了佛教教法里人的作用和佛教是以人为中心而不是了以神为中心的事实,以及我们应该从内心而不是知身外去寻求完美和智力。佛教徒崇拜偶像的说法就像说基督徒崇拜鱼和几何图案的说法一样愚痴。