人生一团泥

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

 人生一团泥

  一座大山上有个小庙,庙里住着一个老和尚和一个徒弟。

  这天,来了一个达官贵人,为小庙捐了很多财物。得到了老和尚和小徒弟的热情接待。

  他告辞后不久,又来了一个书生。这书生衣衫褴褛,面黄肌瘦,饿得晕倒在庙门外。老和尚见了,叫小徒弟将他扶进庙里,同样吩咐端上最好的茶,准备最好的斋饭。

  小徒弟心里嘀咕起来---上次那位达官贵人,为庙里捐了那么多的财物,自然有资格喝最好的茶,吃最好的斋饭;如今,一个不知哪来的“叫花子”,师父还如此厚待他,难道师父是老糊涂了?

  书生告辞后,老和尚用泥巴塑了一个菩萨,放在庙堂正中,对小徒弟说是庙里新近请的菩萨。

  小徒弟每天都很认真地给菩萨叩头,虔诚地念经。一个月后,老和尚又将那泥菩萨削琢成一只猴子放在庙堂当中。

  小徒弟发觉菩萨变成一只猴子,吓一跳,几天都没去上香。老和尚问:“怎么不去上香?”“师父,那菩萨变成一只猴子了。”小徒弟回答。

  老和尚拿过那猴子,再次削琢,一尊菩萨又栩栩如生地出现在小徒弟 面前。小徒弟愣愣地望着师父,不知道是什么意思。老和尚用棍子在小徒弟的头上敲了一下,慢慢念经,不再理他。

  这一敲打,使小徒弟顿悟过来。他说:“师父,我明白了。其实每个人的生命就像这团泥,都是一样的,只是塑造了不同的表象而已。而我之所以对前面的达官贵人谦恭对后面的书生无礼,都是因为被其表象所迷惑啊。”老和尚笑了:“其实,认识那平平淡淡却奇妙得可以捏塑出无尽形象的生命之泥,才是人生最大的意义所在。”

Homa vivo kiel argilo

  Estis malgranda monaĥejo sur montego. Tie loĝis maljuna monaĥo kun sia juna disĉiplo.

  Iutage, venis nobla altrangulo en la monaĥejon. Li oferis al la monaĥejo multajn havaĵojn kaj ricevis bonan regalon de la maljuna monaĥo kaj disĉiplo.

  Nelonge post la foriro de la altrangulo, venis flava kaj malgrasa klerulo en ĉifonaj vestaĵoj. Li svenis ekster la monaĥejo pro malsato. Vidinte tion, la maljuna monaĥo ordonis al sia disĉiplo subteni la klerulon en la monaĥejon, kaj regalis la lastan ankaŭ per la plej bona teo kaj bongusta manĝaĵo.

  La disĉiplo murmuretis en la koro: "Antaŭe tiu nobla altrangulo oferis multajn havaĵojn al nia monaĥejo. Ĝuste pro tio, li nature ĝuis la plej bonan teon kaj bongustan manĝaĵon. Sed neniu scias, de kie venis ĉi tiu 'almozulo'. Mia majstro ankoraŭ tiel afable regalas lin nun kiel la noblan altrangulon. Ĉu mia majstro vere perdis prudenton pro sia maljuneco?"

  Post la adiaŭo de la klerulo, la majstro faris statuon de Bodisatvo el argilo kaj metis ĝin en la mezon de halo. Li diris al la disĉiplo, ke la statuo estas bodisatvo bonvenigita lastatempe en la monaĥejon.

  Ĉiutage la disĉiplo tre sincere kultis la bodisatvon kaj pie recitis sutrojn. Post unu monato, la maljuna monaĥo skulptis figuron de simio el la statuo de Bodisatvo kaj ankaŭ metis ĝin en la saman lokon.

  Rimarkinte, ke la statuo de Bodisatvo fariĝis figuro de simio, la disĉiplo surpriziĝis kaj ne plu oferis incenson dum kelkaj tagoj. Iutage la maljuna monaĥo demandis lin: "Kial vi ne oferas incenson al la Bodisatvo lastatempe?" "Majstro, la Bodisatvo fariĝis simio." respondis la disĉiplo.

  La maljuna monaĥo reprenis la simian figuron kaj refoje skulptis ĝin. Majesta statuo de Bodisatvo denove vivece aperis antaŭ la disĉiplo post nelonge. La disĉiplo gapis al la majstro konfuzite. La maljuna monaĥo frapetis lin je la kapo per bastoneto, kaj malrapide recitis sutron, ne plu zorgante pri la disĉiplo.

  La disĉiplo tuj komprenis je tio kaj diris: "Majstro, mi jam komprenis. Fakte ĉiuj vivoj similas al argilo. Ili ekzistas nur en malsamaj aspektoj. Mi traktis al la nobla altrangulo tre humile kaj ĝentile, sed al la klerulo malestime ĝuste pro tio, ke mi konfuziĝis pro la vidaĵo. La maljuna monaĥo diris kun rideto: "Efektive la graveco de homa vivo similas al ordinara argilo, el kiu oni povas magie muldi diversajn figurojn.”