Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

  Iam de pliaĝulo mi aŭskultis legendon.

  Fama skulptisto vivis en malproksima vilaĝo antaŭ tre longa tempo. Foje, oni invitis lin al monaĥejo en la najbara vilaĝo por skulpti bodisatvon pro lia bona tekniko de skulptado.

  Li devis transpasi monton kaj arbaron por atingi la monaĥejon, sed oni diris al li, ke estas demonino sur la vojo, kaj ŝi kutime mortigas homojn, kiuj ili devis pasigi nokton sur la monto dum la transiro.

  Sed la skulptisto esprimis sian dankemon por la atentigo kaj tuj ekiris al la monaĥejo por ne malfrui en la decidita tempo.

  Li iradis dum longa tempo. Mallumiĝis iom post iom kaj aperis la luno kaj steloj. La skulptisto trovis ion en mallumo……

  “Aĥ? Kial virino sidas apud la vojo? Ŝiaj ŝuoj ankaŭ eluziĝis. Ŝajne ŝi estas tre lacega kaj embarasita.”la skulptisto pensis pri tio.

  Do la skulptisto demandis la virinon, ĉu ŝi bezonas helpon.

  La skulptisto informiĝis, ke la virino ankaŭ volas transiri la monton al la najbara vilaĝo. Do li portis ŝin sur la dorson.

  La skulptisto ŝvetegis irante en la luna nokto kun la virino sur lia dorso. Post iom da vojirado ili haltis por ripozo. Tiam la virino demandis la skulptiston: “Ĉu vi ne timas la demoninon, pri kiu oni diris? Kial vi elspezas tempon kaj energion por porti min anstataŭ hasti sur via vojo?”

  “Mi ja vere volas rapidigi la iradon!” respondis la skulptisto,“sed se mi lasus vin sola en montara regiono, kion vi farus se vi renkontus eventualan danĝeron? Se mi portas vin kun mi, ni ja povas zorgi kaj helpi unu al la alia survoje malgraŭ tio lacigas min!”

  En brila lunumo la skulptisto trovis pecon da ligno apude. Li do elprenis tranĉilon kaj ekskulptis homan figuron rigardante la virinon.

  “Sinjoro, kion vi skulptas?” demandis la virino.

  “Mi skulptas figuron de bodisatvo!”la skulptisto ĝoje respondis, “Mi sentas, ke vi estas tiel afabla kiel bodisatvo. Do mi skulptos bodisatvon laŭ via aspekto!”

  Aŭdinte tion, la virino sidanta apude ekploris kun larmoj torentaj kiel pluvego. Ŝi ja estis neniu alia ol la terura demonino laŭonidiro.

  Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝi iris trans la monton kun sia filino, ŝi renkontis aro da rabistoj. Ŝi ne havis forton sin protekti kontraŭ ili. Do ŝi estis seksatencita kaj ŝia filino estis mortigita de la rabistoj. Korŝiriĝinte, ŝi saltis en la valon, kaj fariĝis demonino, kiu intence deprenas la vivon de preterirantoj venĝeme.

  Sed la virino plena de malamo kaj venĝemo neniam atendis, ke iu rigardos ŝin kiel afablan bodisatvon.

  En palpebrumo la virino fariĝis lumo kaj malaperis en luna nokto.

  En la sekva tago la skulptisto atingis najbaran vilaĝon. Ĉiuj vilaĝanoj surpriziĝis, ke li eĉ povis vive transiris la monton en la nokto.

  Ekde tiu tago neniu piediranto renkontis plu la teruran demoninon.

  Post kiam mi aŭdis ĉi tiun rakonton, en mia koro leviĝis granda ondo. Pripensu! Se ni nur malfermas la koran fenestron kaj akceptas aliajn, eĉ la demonino ankaŭ sentas nian sincerecon! Se ni nur havas bonkorecon kaj kondutas ĝentile kiel al ni mem, eĉ la demonino ja ankaŭ kortuŝiĝas profunde kaj ne plu vundas nin!

  En ĉi tiu tumulta socio ni jam havas troan singardemon kutimiĝintan, kaj ofte rigardaj aliajn tra koloraj okulvitroj, ankaŭ iam nervoze sin protektas kontraŭ aliaj por eviti trumpiĝon kaj mlaprofiton.

  Ĝuste pro tio iom post iom malintimiĝas la homa rilato, kaj multiĝas la aferoj trompi kaj ĉantaĝi inter homoj. Ĉiuj klopodas sin sin protekti kontraŭ trompiteco kaj vunditec, do la atmosfero ofte fariĝas streĉa, kaj pli malmultiĝas homoj, kia estis la skulptisto, kiu rigardas ĉirkaŭajn homoj kaj aferojn kun kompatemo de bodisatvo.  

  Mi ŝatas iun vorton simile al afiŝo: “Forte kunpremante la manon en pugnon, ŝajne oni kaptas multajn objektojn, fakte eĉ aeron ili ne prenas! ŝajne nenion oni prenas en siaj manoj etendinte la brakojn, sed la tuta mondo jam kuŝas en iliaj mankavoj.”

  Jes. Kiam ni malfermas la fenestron de nia koro, la hela sunbrilo kaj freŝa aero tuj plenigas nian koron. Ni ankaŭ subite fariĝas klar-mensa. Onidiro “Akcepti kaj trakti aliajn kiel nin mem” similas al etenditaj brakoj. La rilato inter vi kaj mi certe povas esti intima kaj harmonia kaj la tuta mondo ankaŭ estas en nia mankavo.