Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

El Vikio BRE
Redakto de 14:03, 29 Dec. 2013 de Chenleng (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

  Iam mi aŭskultis legendon de pliaĝulo.

  Antaŭ tre longa tempo, en tre malproksima vilaĝo vivis fameta skulptisto. Pro lia bona tekniko de skulptado iufoje li estis invitia al ĉirkaŭa monaĥejo por skulpti bodisatvon.

  Se li volas atingi la vilaĝon, li devas preterpasi monton kaj arbaron. Dum laŭdire estas legendo pri fanfana apero. Se homoj voli trans la monton, ankoraŭ restas en la monto nokte, ili estos mortigitaj de la terura demono.

  Sed la skulptisto timis perdigi la tempon de interkonsento kun aliulo. Li esprimis sian dankemon al ĉiuj kaj foriris al rendevuo.

  Li iris kaj iradis. La ĉielo grade mallumiĝis, la luno kaj steloj aperis. La skulptisto obtuze ektrovis ion ……

  “Aĥ? Kial virino sidas apud la vojo? La ŝuoj ankaŭ eluziĝis,ŝajne ŝi estas tre lacega kaj embarasiga.”la skulptisto pensis pri tio.

  Do la skulptisto demandis la virinon ĉu ŝi bezonas helpon.

  La skulptisto informiĝis ke la virino ankaŭ volas trans la monton al la najbara vilaĝo. Do li sin proponis por porti ŝin en la dorso.

  En la luna nokto survoje la skulptisto ŝvetegis portante ŝin. Post parta irado ili ripozis momente. Tiam la virino demandis la skulptiston: “Ĉu vi ne timas la demoninon legenditan? Kial vi mem ne rapidigu la iradon, sed ankoraŭ pro mi forprenas la tempon?”

  “Mi ja vere volas rapidigi la iradon!” la skulptisto rspondis: “Sed se mi lasus vin sole resti en montara regiono, eventuale vi renkontus danĝeron, kiel vi farus? Mi portas vin iri, malgraŭ tio lacigas min, sed survoje ni ja povas zorgi kaj helpi unu al la alia!”

  En brila lun-lumo la skulptisto trovis grandan lignon apude, kaj elprenis tranĉilon eksulpti homan staton rigardante la virinon.

  “Majstro, kion vi skulptas?”la virino demandis.

  “Mi skulptas figuron de bodisatvo!”la skulptisto ĝoje diris: “Mi sentas vian aspekton afabla kiel bodisatvo. Do mi skulptu bodisatvon laŭ via aspekto!”

  La virino sidanta apude aŭdis tion, ŝiaj larmoj tuj torente falis kiel pluvego. Ĉar ŝi ja estas la terura demonino legenda.

  Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝi iris trans la monton kun sia filino, ŝi renkontis aro da rabistoj. Ŝi ne havis forton kontraŭ ili. Krom ŝi estis atencita pri pudoro, ŝia filino ankaŭ estis mortigita. Ŝi korŝirigita desaltis al valo, kaj fariĝis demonino intence depreni la vivon de preteriranto.

  Sed ĉi tiu virino plena de malamo en sia koro neniam supozis ke iu povas diri ŝin afabla kiel bodisatvo.

  Turne la virino subite fariĝis bukedo da lumo kaj malaperis de la luna nokto en la valo.

  En la sekva tago la skulptisto atingis najbaran vilaĝon. Ĉiuj vilaĝanoj surpriziĝis ke li eĉ povis vive trans la monton en la nokto.

  Ekde tiu tago neniu piediranto plu renkontas la legendan teruran demoninon.

  En la unua momento mi aŭskultis ĉi tiun rakonton, ja bolis tolenta ondo en mia koro. Pripensu! Ni nur malfermu la kor-fenestron kaj akceptu aliajn, eĉ la demonino ja ankaŭ sentas nian sinceron! Ni nur prenu bonkoron kaj kondutu ĝentile kiel al ni mem, eĉ la demonino ja ankaŭ kortuŝas profunde kaj ne vundas nin!

  En ĉi tiu tumulta socio ni jam prenas psikismon kun memprotekto trejniĝinte, kaj ofte traktas aliajn kun koloraj okulvitroj, ankaŭ iam atenteme defendas mem kontraŭ aliaj por eviti trumpiĝon kaj mlaprofiton.

  Ĝuste pro tio la homa rilato iom post iom malvarmiĝas, kaj la aferoj trompi kaj ĉantaĝi inter homoj multiĝas. Ĉiu defendas sin ne trompita kaj vundita, la atmosfero ofte estas streĉa, malmultaj estas tiaj kiel la skulptisto, kiu rigardas ĉirkaŭajn homoj kaj aferojn kun bonkoro de bodisatvo.  

  Mi ŝatas iun vorton simile al afiŝo: “Forte kunpremante la manon en pugnon, ŝajne oni kaptas multajn objektojn, fakte eĉ aeron ili ne prenas! Dislarĝigante la brakojn ŝajne nenion ili prenas en siaj manoj, sed la tuta mondo jam kuŝas en la mankavoj.”

  Jes. Kiam ni puŝas la anim-fenestron, la sunbrilo kaj freŝa aero tuj flugas en la ĉambron. Ni ankaŭ subite fariĝas klar-mensa.   ”Akcepti aliajn kaj trakti aliajn kiel sin mem”similas al streĉiĝintaj brakoj. Rilato inter vi kaj mi certe povas esti varmiga kaj harmonia, la tuta mondo ankaŭ ja estas en nia mankavo.