2. Malsaĝulo melkas bovinon
2. LAKTO POR FESTENO
En la pasinteco estis malsaĝulo. Li intencis regali gastojn kaj volis kolekti lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos kaj mankos al mi sufiĉe da urnoj por teni ĝin. Krome, la lakto facile ranciĝos. Estas pli bone lasi la bovinon teni la lakton en la ventro. Mi povos tuj elpreni la lakton nur ĉe la festeno.
Post la decido, li kaptis la bovidon kaj tenis ĝin aparte de la bovino.
Monaton poste, li komencis prepari la festenon por la gastoj. Nur tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, tamen ĝi jam ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ mokridis je li.
Iuj malsaĝuloj kondutas same. Ili volas havigi al si meriton per almozdono, sed diras: “Mi donos pli grandan almozon nur post kiam mi riĉiĝos.” Sed antaŭ la riĉiĝo ili perdas la havaĵon pro la estroj, rabistoj kaj la katastrofoj de akvo kaj incendio, aŭ ili perdas la vivon. Se oni ne faras almozdonon senprokraste, la rezulto okazas same.