Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?

El Vikio BRE
Redakto de 05:49, 26 Sep. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?

  Respondo: Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ la tre simila amo estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesis atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝis bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti pri la rezultoj kaj forgesas, ke la celo de scienco estas servi homojn sed ne administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj povus elspezi siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similajn? Budhismo instruas, ke vi devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti indivduo vere ekvilibra kaj perfekta.

  Demando: Do laŭ Budhismo, kio estas saĝo?   Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al granda sekureco kaj feliĉo, kio estas nomata Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. Sur tiu ĉi nivelo, la saĝo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti alies vidpunktojn anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝa; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam preti ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu tion faras, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Estas facila la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.