Miaj impresoj pri fotoj de kunlernantino
Hodiaŭ mi ne atente malfermis spacon de iu mia kunlernantino. Poste mi spektis ŝiajn fotojn pri vivo kaj edziniĝo. Mi ektrovis, ke ĉiuj novedzinoj estas la plej belaj dum ili edziĝas. Ĉar ili sentas la plej feliĉe kaj varme. Kiam mi rigardis la fotojn de gekunlernantoj, kiuj kune ĉeestis la feston, mi estis ĝoja, kaj ankaŭ sentimentala. Mi tre ĝojis, ke ŝi trovis sian feliĉon, kej ke multaj gekunlernantoj ĉeestis ŝian geedziĝan ceremonion. Ŝi kun deziroj de multaj homoj, certe sentis tre feliĉe. La gekunlernantoj manĝis riĉan manĝaĵon kun ĝojego. Mi estis sentimentala, ke la distanco de mi kaj ili estas des pli fora. Eble baldaŭ mi ne havos pli mute da vortoj por diri kun ili. Verŝajne mi ne volos, ke ili venos por serĉi min, kaj ke mi ankaŭ kontaktos aŭ renkontos ilin, kiel la vortoj de iu mia kunlernanto. Mi ankoraŭ memoras, ke Guo konsilis al mi, ke mi devos fari laboron kun salajro kaj pripensi pri afero de edziniĝo. Ĉar li opiniis, ke mi jam ne estas knabineto, kaj ke mi bone planos pri mia vivo de futuro. Verdire mi estis tre kortuŝata aŭdinte ke li diris, ke li kaj aliaj gekunlernantoj ĉiuj zorgas min kaj deziris min felica. Sed tio pri edziniĝo kaj alia laboro ne interesas min. Mi ne fuĝas aŭ degeneras, nur estas ke mi trovis aferojn, kion mi volas fari. Antaŭe mi vere ne sciis, ke mi devos fari kion aŭ ke mi povos fari kion. Mi ankaŭ ĉiam konfuzis. Sed nun mi vivas riĉe kaj ĝoje. Mi ekamis ĝin koninte Esperanton. Mi tre ŝatas ĝian ideon de paco kaj espero. La aferoj ke antaŭe multaj geesperantoj kontribuis siajn tutajn vivojn, kortuŝas al mi. Ili ĉiuj bravas.