100. Saĝa Admono de la Patrino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  100. Saĝa Admono de la Patrino

  [Senperforto]

  Iam antaŭ longa tempo, la filo de Brahmadato regis juste en Benareso de norda Hindio. Okazis, ke Reĝo de Kosalo okazigis militon, mortigis la Reĝon de Benareso kaj prenis la reĝinon kiel sian edzinon.

  Samtempe, la filo de la reĝino sukcese eskapis tra akvokondukilo. Fine li starigis grandan armeon en la kamparo, kaj ĉirkaŭis la urbon. Li sendis mesaĝon al la reĝo, la mortiginto de sia patro kaj edzo de sia patrino. Li informis lin, ke tiu lasta cedu la regadon aŭ kontraŭbatalu.

  La patrino de la reĝido, la reĝino de Benareso, aŭdis pri la provoko de sia filo. Ŝi estis ĝentila kaj bonkora virino, kiu ĉiam volis malhelpi la perfortadon, suferigadon kaj mortigadon. Do ŝi sendis mesaĝon al sia filo: "Ne necesas riski la batalon. Estos pli saĝe fermi ĉiujn enirejojn de la urbo. La civitanoj panikos pro manko de manĝaĵo, akvo kaj brullignaĵo. Poste ili donos la urbon al vi sen ajna batalo."

  La reĝido decidis sekvi la saĝan proponon de sia patrino. Lia armeo blokadis la urbon dum sep tagoj kaj noktoj. Poste la civitanoj kaptis sian maljustan reĝon, detranĉis lian kapon kaj prezentis ĝin al la reĝido. Li eniris la urbon triumfe kaj fariĝis la nova reĝo de Benareso.

  La moralinstruo estas: Bonkora konsilo estas el saĝo.