20. Parolado pri krueleco de la reĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  20. Parolado pri krueleco de la reĝo
+
20. SENPRUDENTA REĜO
  
  Iam iu parolis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas kruela, kaj li ne kapablas regi la landon racie.”
+
Iam iu babilis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas tro kruela kaj regas la landon tute senracie.”
  
  La reĝo eksplodis de kolero aŭdinte tion. Anstataŭ fari enketon, kiu parolis pri tio, li kredis malfidelulon, kaptis lojalulon, kaj ordonis, ke oni detranĉu cent taelojn da karno de sur la dorso de la kaptito.
+
Informiĝinte pri tio, la reĝo eksplodis de kolero. Anstataŭ enketi pri la vera parolinto, li kredis insidemulon, kaptis eminentan ministron kaj ordonis, ke oni fortranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso.
  
  Poste, oni pruvis, ke la punito estas senkulpa. La reĝo bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon.
+
Poste, oni atestis, ke la punito tute ne diris tion. La reĝo ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.
  
  La mispunito ĝemis en la nokto pro la neeltenebla sufero. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi detranĉis cent taelojn da viando de vi sed redonis al vi dekoble. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Kial vi ankoraŭ suferas?”
+
La mispunito ĝemadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi prenis de vi cent taelojn da karno, sed jam kompensis al vi dekoble. Kial vi ankoraŭ suferas? Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri la kompenso?”
  
  La alia respondis: “Se vi detranĉos mian kapon, Via Reĝa Moŝto, mi ne povos eviti morton eĉ se vi rekompencos min per mil kapoj." Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi el la doloro.
+
Iu alia respondis: “Se Via Reĝa Moŝto fortranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi kompensus al mi mil kapojn. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.
  
  Malsaĝaj homoj kondutas ankaŭ same. Ili dronas en la nuna feliĉo sed tute ignoras la estontan suferon. Ili faras malutilon al vivestaĵoj kaj ekspluaton al popolanoj kun intenco havi pli da riĉaĵo. Per la eltrudita mono li volas fari bonon por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton. Ili similas al la reĝo, kiu vane klopodis sendolorigi la suferanton, el kiu li detranĉis karnon kaj poste plenigis la vundon per pli da viando.
+
Ankaŭ malsaĝaj homoj kondutas same. Ili dronas en la nuna diboĉo kaj tute ignoras la estontan suferon. Ili malutilas al vivestaĵoj kaj eltrudas monon de aliaj homoj por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton per la havaĵo. Ili kondutas same kiel la senprudenta reĝo, kiu fortranĉis dorsan karnon de la mispunito kaj poste plenigis la vundon per pli da viando por sendolorigi lin.

Nuna versio ekde 09:31, 24 Nov. 2025

20. SENPRUDENTA REĜO

Iam iu babilis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas tro kruela kaj regas la landon tute senracie.”

Informiĝinte pri tio, la reĝo eksplodis de kolero. Anstataŭ enketi pri la vera parolinto, li kredis insidemulon, kaptis eminentan ministron kaj ordonis, ke oni fortranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso.

Poste, oni atestis, ke la punito tute ne diris tion. La reĝo ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.

La mispunito ĝemadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi prenis de vi cent taelojn da karno, sed jam kompensis al vi dekoble. Kial vi ankoraŭ suferas? Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri la kompenso?”

Iu alia respondis: “Se Via Reĝa Moŝto fortranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi kompensus al mi mil kapojn. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.”