8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el reĝa trezorejo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
|||
| (2 intermediate revisions by the same user not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 8. ŜTELISTO KAJ LA ŜTELITAJ VESTOJ | |
| − | + | Iam en la pasinteco montara paŝtisto priŝtelis la trezorejon de la reĝo kaj forfuĝis malproksimen. La reĝo sendis serĉi lin en diversaj lokoj. Fine oni arestis la ŝteliston kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestojn. Li respondis: “La vestoj estis la havaĵoj de mia avo.” | |
| − | + | La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestoj. La vestoj tute ne apartenis al la montano, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Li surmetis gantojn sur la piedojn kaj taliozonon sur la kapon. | |
| − | + | Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj detale informis ilin pri la afero. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestojn vi heredus de via avo, vi ja devus scii kiel vestiĝi per ili. Kial vi vestiĝis per ili malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestoj estas ŝtelaĵoj anstataŭ viaj heredaĵoj.” | |
| − | + | Mi prenas ĉi tiun rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas budhojn, la trezoro darmon kaj la malsaĝa montano alireligiulojn. Aŭdinte la budhan instruon, ili ĝin metas en sian doktrinon kaj prezentas kiel sian propran scion. Tamen pro la senscieco ili ne scias ĝian veran signifon, uzas ĝin mise kaj mistifikas aliajn homojn. Ili similas al la montano, kiu ŝtelis valorajn vestojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili nek povis vestiĝi konvene per ili. | |
Nuna versio ekde 09:21, 24 Nov. 2025
8. ŜTELISTO KAJ LA ŜTELITAJ VESTOJ
Iam en la pasinteco montara paŝtisto priŝtelis la trezorejon de la reĝo kaj forfuĝis malproksimen. La reĝo sendis serĉi lin en diversaj lokoj. Fine oni arestis la ŝteliston kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestojn. Li respondis: “La vestoj estis la havaĵoj de mia avo.”
La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestoj. La vestoj tute ne apartenis al la montano, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Li surmetis gantojn sur la piedojn kaj taliozonon sur la kapon.
Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj detale informis ilin pri la afero. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestojn vi heredus de via avo, vi ja devus scii kiel vestiĝi per ili. Kial vi vestiĝis per ili malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestoj estas ŝtelaĵoj anstataŭ viaj heredaĵoj.”
Mi prenas ĉi tiun rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas budhojn, la trezoro darmon kaj la malsaĝa montano alireligiulojn. Aŭdinte la budhan instruon, ili ĝin metas en sian doktrinon kaj prezentas kiel sian propran scion. Tamen pro la senscieco ili ne scias ĝian veran signifon, uzas ĝin mise kaj mistifikas aliajn homojn. Ili similas al la montano, kiu ŝtelis valorajn vestojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili nek povis vestiĝi konvene per ili.