2. Malsaĝulo melkas bovinon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by 3 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
  2. Malsaĝulo melkas bovinon
+
2. LAKTO POR FESTENO
  
  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj ekkolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos, kaj mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Tio estas malpli bona ol lasi la bovinon konservi ĝin en la stomako. Mi melkos la lakton nur ĉe la festeno.
+
En la pasinteco estis malsaĝulo. Li intencis regali gastojn kaj volis kolekti lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos kaj mankos al mi sufiĉe da urnoj por teni ĝin. Krome, la lakto facile ranciĝos. Estas pli bone lasi la bovinon teni la lakton en la ventro. Mi povos tuj elpreni la lakton nur ĉe la festeno.
  
  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.
+
Post la decido, li kaptis la bovidon kaj tenis ĝin aparte de la bovino.
  
  Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpretigis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, sed la bovino ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.
+
Monaton poste, li komencis prepari la festenon por la gastoj. Nur tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, tamen ĝi jam ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ mokridis je li.
  
  Iuj ankaŭ estis tiel malsaĝaj. Ili volis havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos.” Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj la fatalaĵoj kia akvo kaj incendio, aŭ ili perdis la vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.
+
Iuj malsaĝuloj kondutas same. Ili volas havigi al si meriton per almozdono, sed diras: “Mi donos pli grandan almozon nur post kiam mi riĉiĝos.” Sed antaŭ la riĉiĝo ili perdas la havaĵon pro la estroj, rabistoj kaj la katastrofoj de akvo kaj incendio, aŭ ili perdas la vivon. Se oni ne faras almozdonon senprokraste, la rezulto okazas same.

Nuna versio ekde 09:15, 24 Nov. 2025