12. Kuiri brunan sukeron: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(One intermediate revision by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  12. Kuiri brunan sukeron
+
12. PREPARADO DE SUKERA AKVO
  
  Iam antaŭe, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: "Mi devas regali lin per sukera akvo." Do li metis iom da akvo sur la fajron, kaj tuj ekventumis ĝin de supre por ke ĝi malvarmiĝu.
+
Iam en la pasinteco, dum malsaĝulo kristaligis kandon, riĉulo venis al li. La malsaĝulo pensis: “Mi devas prezenti sukeran akvon al la riĉulo.” Li do aldonis iom da akvo en la poton super la fajro kaj ekventumis la sukeran akvon per ventumilo desupre por malvarmigi ĝin.
  
  Oni diris al li: "Kiel vi povas malvarmigi la akvon per ventumado se vi ne ĉesigos la bruladon de la fajro!" Ĉiuj mokridis lin.                                                                                                                                        
+
Oni diris al li: “Kiel vi povas malvarmigi la akvon per senĉesa ventumado se vi ne estingas la suban fajron!Ĉiuj homoj mokridis lin.
  
  Anstataŭ estingi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketecon, kuŝas sur dornoj kaj bruligas sian korpon per varmo, por ke ili atingu sukceson malvarman kaj kvietan. Ili klopodas vane, kaj ricevas mokon de la saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur ĝis nun, sed ankaŭ ĝis la estonteco.
+
Anstataŭ estingi la brulantan fajron de siaj ardaj kleŝoj, la alireligiuloj praktikas asketismon, kuŝas sur dornoj kaj rostas sian korpon per fajro por atingi la malvermetan kaj pacan staton de liberiĝo. Ili klopodas vane kaj estas mokataj de saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur nun, sed ankaŭ ĝis la nemezurebla estonteco.

Nuna versio ekde 09:27, 24 Nov. 2025

12. PREPARADO DE SUKERA AKVO

Iam en la pasinteco, dum malsaĝulo kristaligis kandon, riĉulo venis al li. La malsaĝulo pensis: “Mi devas prezenti sukeran akvon al la riĉulo.” Li do aldonis iom da akvo en la poton super la fajro kaj ekventumis la sukeran akvon per ventumilo desupre por malvarmigi ĝin.

Oni diris al li: “Kiel vi povas malvarmigi la akvon per senĉesa ventumado se vi ne estingas la suban fajron!” Ĉiuj homoj mokridis lin.