Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 61. Majstro Ŝjin
 
 
 

 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Majstro Ŝjin estis bonzo kun profunda saĝo kaj granda povo, kiujn oni povas gajni per sinkulturado. Ĉar li estis tiel saĝa, li estis tre kompatema. Ĉar li estas tiel potenca, li estis tre indulgema.
Iam li vidis maljunan fiŝiston kun korbo. Li rigardis en la korbon kaj trovis, ke ĝi plenas de testudoj. Li sciis bone, ke la testudoj estos manĝitaj, kiu ajn aĉetos ilin. "Kompatindaj testudoj," li pensis, "Vi ne volas morti, ĉu?" Li do elprenis sian monujon kaj aĉetis ĉiujn testudojn en la korbo kaj metis ilin en la vivliberigan lageton.
Plurajn jarojn poste, okazis serioza sekeco. Ĉiuj kamparanoj maltrankviliĝis pro tio. Se ne plu pluvos, la plantaĵoj ne povos kreski, kaj oni mortos de malsato. Tiam oni bone sciis pri la morto de malsato, ĉar tio okazis ofte. En sekeca periodo, estis tiel multaj malsatuloj, ke oni ne kapablis trovi manĝaĵon facile. Oni devis sin vivteni per herbo kaj arboŝelo. Multaj homoj mortis de malsato.
Ĉiufoje, kiam komenciĝis la sekeco, la komparanoj oferis bovojn kaj kaprojn por peti pluvon de dio, sed kutime tio estis senefika.
Ĉifoje, iu el la kamparanoj havis novan ideon la unua. "Ni petu Majstron Ŝjin por helpi. Li estas tiel potenca, ke li certe kapablas ion fari kontraŭ tio."
La tuta homamaso iris en la templon kaj petis Majstron Ŝjin pluvigi. Li ridetis kviete, kaj diris al ili, "Bone. Sen problemo. Mi preĝu por pluvi, tamen vi devas helpi min unue. De nun ĝis nia ceremonio, neniu el vi rajtas mortigi vivestaĵojn. Ĝis tiam, vi ĉiuj devas manĝi nur vegetaran manĝaĵon. Alie, nenio efikos bone."
Certe, eĉ por pluraj avidemuloj, kiuj ne povis manĝi sen viando, manĝi vegetaran manĝaĵon estas multe pli bone ol manĝi nenion. Kaj krome, ĉiu el ili respektis Majstron Ŝjin, do ili promesis, ke ili ne plu mortigu bestojn aŭ manĝu viandon.
En la tago por la ceremonio, ĉiuj homoj en la regiono kolektiĝis en la templo kun oferoj de fruktoj kaj incensoj. Majstro Ŝjin atendis ilin. Kiam ĉiuj estis pretaj, li bruligis inceson kaj komencis preĝi: "Om! Dajrta salo salo... "
"Mi ne povas kompreni eĉ unu vorton diritan de li." iu diris.
"Ĉu vi vere opinias, ke tio efikas?" alia homo demandis al siaj najbaroj.
Multaj homoj diris: "Se tio vere efikos, mi fariĝu vegetarano ekde nun."
La majstro preĝis konstante, kaj antaŭ ol la unua incenso forbruliĝis, nubego kovris la ĉielon kaj pluvego ekverŝis al la soifanta tero. Ĉiuj homoj genuiĝis estimoplene kaj ĝojplene. Ili ne povis diri, ĉu ilia vizaĝo malsekiĝis de pluvo aŭ de dankema larmo.